30/10/2026
TEJO nun estas partnero kun AYO!
Junulara Organizo de ASEAN (AYO) estas internacia, senpartia, neprofitcela, kaj neregistara organizaĵo, fondita por antaŭenigi internacian komprenon kaj bonvolon en Sudorienta Azio kaj plu. Ĝi celas krei mondon, en kiu junuloj montras pli grandan intereson pri ASEAN per agadoj, kiuj povigas junulojn kaj engaĝas aŭ edukas komunumojn por realigi ideojn ebligantajn pozitivan, daŭripovan ŝanĝon.
Arya Bhaskara Ferduzi el Indonezio estas nia oficiala reprezentanto ĉe AYO kaj jam partoprenis ĉe la ASEAN Youth Conference, kie tiu foto estis farita.
Post IJK 2025 en Indonezio, Sudorienta Azio fariĝas unu el la aktivaj fokusoj de la Junulara Esperanto-Movado. Tial gravas por TEJO partneri kun AYO, loka junulara organizaĵo kies laboro koncentriĝas en tiu regiono. TEJO planas kunlabori kun AYO por krei iniciatojn kaj komunajn programojn, kaj ankaŭ por kunhavigi kompetentecon en diversaj kampoj.
Ni antaŭĝojas la bonan kunlaboron kun AYO!