Universala Esperanto-Asocio

Bellen Routebeschrijving Website

Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas la plej granda organizaĵo por la internacia lingvo Esperanto.

📚   | Inter silento kaj atesto135 jarojn post la naskiĝo de Kálmán Kalocsay kaj 50 jarojn post lia forpaso UEA kaj la Ak...
06/10/2026

📚 | Inter silento kaj atesto

135 jarojn post la naskiĝo de Kálmán Kalocsay kaj 50 jarojn post lia forpaso UEA kaj la Akademio Literatura de Esperanto (ALE) invitas al speciala reta renkontiĝo omaĝe al unu el la plej influaj figuroj de la Esperanta literaturo.

🎙️ Nicola Ruggiero, estrarano de ALE, prelegos surbaze de sia eseo Inter silento kaj atesto, kiu ricevis la unuan premion – Premion Luigi Minnaja – en la Belartaj Konkursoj de UEA 2026.

La programo inkluzivos ankaŭ kontribuojn pri la iniciato , la muzika heredaĵo de Kalocsay kaj la ĉi-jara Belarta Rikolto, en kiu aperos la premiita eseo. Estos ankaŭ spaco por demandoj kaj interparolo.

📅 Sabaton, la 10-an de oktobro 2026
🕐 13:00 UTC
💻 Per Zoom | Senpage
👉 Necesas antaŭa aliĝo:
https://us06web.zoom.us/meeting/register/_x5tiVcDRGyd5JUP_XiuLg

Venu kun ni remalkovri Kalocsay — lian verkaron, lian heredaĵon kaj la spurojn, kiujn li daŭre lasas en la Esperanta kulturo.

02/10/2026

Detala regularo troviĝas en la retejo de UEA. La verkoj de la Belartaj Konkursoj, premiitaj en 2027, legeblos en la volumo Belarta rikolto 2027, eldonota de Mondial. La premiolistoj ekde la komenco de la Belartaj Konkursoj en 1950 troviĝas ĉi tie: http://esperanto.net/literaturo/bk/index.html
La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31a de marto 2027 Ver menos

Societo Zamenhof eniras sian duan duonjarcenton kun grava novaĵo: UEA oficialigis la Dumvivan Membrecon en Societo Zamen...
29/09/2026

Societo Zamenhof eniras sian duan duonjarcenton kun grava novaĵo: UEA oficialigis la Dumvivan Membrecon en Societo Zamenhof (DSZ) kaj starigis la Kapitalon Societo Zamenhof💚

Anstataŭ ĉiujare renovigi sian subtenon al Societo Zamenhof la donacanto povas fari unufojan kontribuon al la Kapitalo Societo Zamenhof kaj esti agnoskata kiel dumviva mecenato de UEA en la Societo. 🤝

La unua persono, kiu fariĝis DSZ-ano tuj post funkciigo de la nova eblo, estas I. Tautorat el Germanio. 🇩🇪 Kaj ŝia ekzemplo inspiris alian aliĝon: la Prezidanto de UEA, Fernando Maia Jr. el Brazilo 🇧🇷🎉 Sekvis ankaŭ la Ĝenerala Sekretario de UEA, Aleks Kadar el Francio, kiu same fariĝis DSZ-ano per kontribuo de 4 440 EUR. 🇫🇷

DSZ ne celas anstataŭi la tradician jaran membrecon en Societo Zamenhof. Kaj jaraj kaj dumvivaj unufojaj kontribuoj estas pli ol bonvenaj!🙌 DSZ estas aldona nova eblo, al kiu la unuaj kontribuintoj jam montris la vojon. 🌱

La Kapitalo Societo Zamenhof estas pli vasta ol DSZ. Ĝi konservas la kontribuojn de DSZ, sed ankaŭ akceptas liberajn donacojn de ajna valoro 💶 Oni ne bezonas fariĝi DSZ-ano por kontribui❤️

Societo Zamenhof tiel komencas sian duan duonjarcenton! 🎊 Kadre de la strategio AKIRI, kiu metas financan daŭripovon inter la prioritatojn de la Asocio, UEA celas iom post iom plifortigi sian kapitalan bazon, diversigi siajn enspezofontojn kaj konstrui pli stabilan financan fundamenton. 📈🌱

Vi povas al tiuj celoj kontribui! 💚

Se vi volas aliĝi al Societo Zamenhof por la jaro aŭ dumvive, tion eblas fari per la reta aliĝilo de UEA https://uea.org/alighoj/alighilo 🔗

Se vi volas fari liberan donacon al la kapitalo laŭ alia elektita valoro, eblas rekte kontribui al la ĉe: https://mallonge.net/kapitalosz 🔗

Ĉiu kontribuo estas bonvena!💚🙌

Legu pliajn detalojn ĉe https://uea.org/gk/1325 📖

29/09/2026
UEA kaj Nacia Biblioteko de Brazilo antaŭenigas dialogon pri la dokumenta heredaĵo de Esperanto 📖La 5-an de oktobro 2026...
29/09/2026

UEA kaj Nacia Biblioteko de Brazilo antaŭenigas dialogon pri la dokumenta heredaĵo de Esperanto 📖

La 5-an de oktobro 2026 je la 14-a horo (BRT) Nacia Biblioteko de Brazilo (Fundação Biblioteca Nacional, FBN) en Rio-de-Ĵanejro gastigos la rondan tablon Memoro sen landlimoj: valoro, riskoj kaj la rolo de bibliotekoj en la konservado de la dokumenta heredaĵo de Esperanto 📅

La aranĝo estas rezulto de dialogo komencita inter UEA kaj FBN antaŭ la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto, kiam la prezidantoj de UEA kaj FBN, respektive Fernando Maia Jr. kaj Marco Lucchesi, kunsidis por trakti diversajn temojn, inter ili la konservadon kaj valorigon de la dokumenta heredaĵo ligita al Esperanto. Lucchesi estas verkisto kaj poeto, membro kaj eksprezidanto de la prestiĝa Brazila Beletristika Akademio, mem parolas Esperanton kaj ankaŭ estas membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Tra siaj preskaŭ 140 jaroj da historio kaj tutmonda disvastiĝo la Esperanto-movado produktis vastan dokumentan heredaĵon kaj pro la internacia kaj asocia karaktero de la movado tiu heredaĵo troviĝas dise en multaj landoj. Pro tio parto de tiu memoro estas vundebla.

La aranĝo traktos tri kernajn demandojn: la valoron de tiu dokumenta heredaĵo, la riskojn ĝin perdi kaj la rolon de bibliotekoj, asocioj kaj kolektantoj en ĝia konservado kaj transdono al estontaj generacioj. Estos prezentataj spertoj kaj iniciatoj rilataj al Esperanto-bibliotekoj kaj kolektoj, inkluzive en Brazilo, Aŭstrio kaj Pollando.

La rondtablo estas nova paŝo en dialogo kun FBN kaj en la pli vasta strategia laboro de UEA, kiu okazas interkonsiliĝe kun la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Se oni volas finance subteni tiun laboron, donacoj bonvenas ĉe la Biblioteka Fondaĵo de UEA: https://mallonge.net/biblioteko 🔗

29/09/2026

Detala regularo troviĝas en la retejo de UEA. La verkoj de la Belartaj Konkursoj, premiitaj en 2027, legeblos en la volumo Belarta rikolto 2027, eldonota de Mondial. La premiolistoj ekde la komenco de la Belartaj Konkursoj en 1950 troviĝas ĉi tie: http://esperanto.net/literaturo/bk/index.html
La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31a de marto 2027

🍂🌕 Hodiaŭ, la 25-an de septembro, en pluraj landoj de Azio oni festas gravajn tradiciajn festojn ligitajn al la aŭtuno, ...
25/09/2026

🍂🌕 Hodiaŭ, la 25-an de septembro, en pluraj landoj de Azio oni festas gravajn tradiciajn festojn ligitajn al la aŭtuno, la Luno, rikolto, familio kaj dankemo.

En Ĉinio oni festas la Mez-Aŭtunan Feston (中秋节), dum en Vjetnamio la Tết Trung Thu estas aparte dediĉita al infanoj. En Sud-Koreio, hodiaŭ estas 추석, unu el la plej gravaj festotagoj de la lando, tradicie dediĉita al familia kunveno, memoro pri la prapatroj kaj festado de la rikolto. 🍁🥮

Kvankam ĉiu kulturo havas siajn proprajn kutimojn, ĉi tiuj festoj havas komunajn temojn: familia kunestado, dankemo kaj abundo — kaj en multaj el ili la plenluno estas grava simbolo. 🌕✨

Al ĉiuj membroj de UEA, kiuj festas ĉi tiujn aŭtunajn festojn, ni deziras belan kaj ĝojan festotagon, bonan sanon, pacon, abundon kaj multajn feliĉajn momentojn kun familianoj kaj amikoj! 🌕🍂🥮💛

📸: (Pexels), Ibrachina (GettyImages).

🏆 Premio Maertens: proponu kandidatojn ĝis la 31-a de oktobro 2026 📅📣 La komisiono de la Premio Maertens anoncas sian ĉi...
24/09/2026

🏆 Premio Maertens: proponu kandidatojn ĝis la 31-a de oktobro 2026 📅

📣 La komisiono de la Premio Maertens anoncas sian ĉi-jaran konkurson por identigi organizaĵon aŭ esperantiston, kiu jam kontribuis sian tempon kaj energion al la antaŭenigo de Esperanto kaj intencas tiel daŭrigi en la estonteco. 🌱💚

👤 Grégoire Maertens, iama prezidanto de UEA, kiu baldaŭ festos sian centduan datrevenon 🎂, dediĉis tutan aktivan karieron interalie al disvastigo de Esperanto – en sia propra lando Belgio 🇧🇪, sed ankaŭ kiel komitatano kaj prezidanto (1980–1986) de UEA. 🌍

💚 La Premio Maertens celas honori tiujn niajn konstantajn kaj fidelajn laborantojn por Esperanto – precipe tiujn kun novaj ideoj 💡 kaj novaj organizaj kapabloj 🤝 kaj tiujn, kies laboro povas instigi kaj inspiri aliajn personojn. ✨

📩 Kandidatigoj por la nuna jaro, kun taŭga subtena materialo, atingu la sekretarion de la komisiono ĝis la 31-a de oktobro 2026 ĉe [email protected] 📅

📖 Legu pliajn detalojn ĉe uea.org/gk/1333a1 🔗

Adres

Nieuwe Binnenweg 176
Rotterdam
3015BJ

Meldingen

Wees de eerste die het weet en laat ons u een e-mail sturen wanneer Universala Esperanto-Asocio nieuws en promoties plaatst. Uw e-mailadres wordt niet voor andere doeleinden gebruikt en u kunt zich op elk gewenst moment afmelden.

Snelkoppelingen

Delen