05/24/2022
Karaj Amikoj Esperantistaj,
Bonvolu diskonigi tiujn informojn inter viaj komencantaj kaj progresantaj amikoj.
Mi supozas, ke ĉiuj konas mian kanalon en YouTube kun pli ol 200 filmetoj en Esperanto kaj pri Esperanto. Eble vi ne scias, ke en la forumo de Duolingo mi skribis preskaŭ 30,000 komentoj responde al demandoj de lernantoj. La Esperanto-forumo tie fermiĝis en marto, kaj nun mi turnas mian energion al retpoŝto por helpi lernantojn.
Mi kreis retliston kie mi dissendas informojn pri Esperantolernado. Pli da informoj legeblas tie ĉi: https://esperanto.ck.page/
Pere de tiu retlisto mi donas lecionetojn kaj konsiletojn. Mi prezentas novajn blogaĵojn kaj filmetojn. Mi anoncas aliajn novaĵojn pre eventoj kaj Esperanto-lernado. Se vi konas lernantojn de Esperanto, bonvolu plusendi ĉi tiun mesaĝon.
Amike kaj kunlabore salutas,
Thomas/Tomaso ALEXANDER.
Esperanto Variety Show
Learn Esperanto kun Tomaso Blog
[email protected]
Tomaso ALEXANDER (known as "Salivanto" on Duolingo) has written close to 30,000 comments in response to countless learner questions about Esperanto. Sign up here to request email updates which will help you learn and speak Esperanto better.