Moskva Esperanto-Asocio MASI

Moskva Esperanto-Asocio MASI Moskva Esperanto-Asocio "MASI" Do simple premu la butonon "Ŝati"!

Vi troviĝas en la paĝo de la Moskva Esperanto-Asocio "MASI". Ĝi estas kreita ne nur por la realaj membroj de la klubo (por havigi al ili informojn pri la asocia vivo), sed ankaŭ por aliaj esperantistoj tutmonde, kiuj estas bonvenaj aboni niajn novaĵojn por informiĝi pri nia agado kaj por prezenti E-solidarecon kun ni. Sekvu la anoncojn kaj la temojn en la paĝo, vizitu aliajn paĝojn kaj grupojn de nia asocio kaj laŭeble aktive aliĝu al la asocia vivo!

La 18-a Moskva lingva festivaloLa 1-an de decembro la Fakultato pri la neprecizaj sciencoj de la Supera Lernejo de Ekono...
15/12/2024

La 18-a Moskva lingva festivalo

La 1-an de decembro la Fakultato pri la neprecizaj sciencoj de la Supera Lernejo de Ekonomiko gastigis la vican Moskvan lingvan festivalon, ĉiujare organizatan de la Moskva Esperanto-Asocio MASI, lingvistoj kaj entuziasmuloj de la festivala movado. Pli ol 650 gastoj ĉeestis la festivalon, sen kalkuli la organizantojn, volontulojn kaj prezentantojn. De la 11-a ĝis la 20-a horo en ĉirkaŭ 30 universitataj ejoj bolis vigla kaj inspirplena vivo.

Sukcese okazis pli ol 150 prezentoj far’de 115 prelegantoj. Al la aŭskultantoj estis proponitaj rakontoj pri 73 lingvoj de la mondo, 42 prelegoj pri lingvistiko, 18 raportoj pri praktika uzo de lingvoj, 15 agadoj en la Infana Spaco, 2 lingvaj koncertoj kaj tradicia tuttempa gustumado de ĉinaj teoj. La plej granda nombro da programeroj, nome 9, evidentiĝis rilati al la ĉina lingvo. La unuan fojon Esperanto trafis la duan loko laŭ la nombro de la prezentoj - nur 6.

Tradicie ĉiuj prelegoj pri Esperanto okazis en la sama klasĉambro (krom la agado en la Infana Spaco). Ĉi-foje junaj moskvaj esperantistoj Petro Fedosov kaj Roman Ralko parolis pri Esperanto kiel lingvo, ilia samideano Vadim Fedulov prezentis prelegon “Esperanto kaj artefarita intelekto”, la akademiano de la Internacia Esperanto-Akademio Nikolao Gudskov proponis du raportojn: “Esperanto kiel poezia lingvo” kaj “Kiel kaj per kio vivas la lingvo Esperanto”, kaj en la Infana Spacoo Irina Gonĉarova, helpata de sia lernantino 13-jara Anastasija Maliŝeva, gvidis majstran klason “Kiel surskribi kaj aranĝi poŝtkarton en Esperanto."

Multaj moskvaj esperantistoj programkontribuis kiel prelegantoj pri aliaj lingvoj, iom da esperantistoj estis ankaŭ inter la gastoj. La ĉefa organiza motoro kaj aganto de la festivalo estis ĝia kunordiganto la fama esperantisto Oleg Ĉajka. Kiel ĉiam, la varma kaj ĝojpena atmosfero de la festivalo estis subtile trapenetrita de la amika Esperanta etoso.

La festivalo finiĝis per bonega koncerto far’de la festivalaj lingvoprezentantoj. Post la adiaŭa himno de la esperantistoj “Ni renkontiĝos...” ĉiuj dezirantoj estis invititaj sur la scenejon por grupa foto kun la organizantoj kaj programkontribuantoj.

Mirinda festo! Ne maltrafu ĝin venontjare!

Irina Goncharova,
direktoro de la MLF, kunordiganto de MEA MASI
Foto: Maksim Kuzin, ФотоФОПФ

Address

Moscow

Website

Alerts

Be the first to know and let us send you an email when Moskva Esperanto-Asocio MASI posts news and promotions. Your email address will not be used for any other purpose, and you can unsubscribe at any time.

Share