25/07/2026
Antaŭ 105 jaroj naskiĝis granda kroata esperantistino Lucija Borčić
LUCIJA BORČIĆ (26.7.1921-14.11.2015)
Ŝi naskiĝis la 26-an de julio 1921 en Podšpilje, insulo Vis (Kroatio). Ĝis emeritiĝo ŝi estis oficistino de la Plastikarta Asocio de Kroatio.
Ŝi esperantiĝis en la jaro 1940 kaj de la jaro 1946 aktive partoprenas en la movado. Ŝi gvidis diversgradajn kursojn, kaj plenumis diversajn funkciojn ĉe la loka kaj nacia niveloj. Ŝi estas unu inter la iniciatintoj de la 38-a Universala kongreso de Esperanto okazinta en Zagreb (1953). Ŝi partoprenis plurajn UK-ojn kaj aliajn E-aranĝojn.
Lucija Borčić dum sepdeko da jaroj donis nemezureblan kontribuon al la disvastigo de la kroata kulturo, ĉefe la verkita vorto.
Dank' al ŝiaj tradukoj al Esperanto, la verkoj de la kroataj aŭtoroj atingis eĉ la plej forajn regionojn de la terglobo, ĉar ne ekzistas lando en kiu loĝas eĉ la plej malgranda nombro da Esperanto-parolantoj, en kiu ne alvenis iu el la tradukverkoj al kio kontribuis Lucija Borčić.
Ŝi estas la plej fruktodona tradukistino de la kroata literaturo al Esperanto. Ŝi i.a. tradukis verkojn de Marko Marulić 1450-1524), Marin Držić (1508-1567), Petar Hektorović (1487-1572), Petar Zoranić (1508-1543/1569), Ivana Brlić Mažuranić (1874-1938), Milan Begović (1876-1948), Antun Šimić (1898-1925), Ivo Andrić (1892-1975), Mile Prpa (1944), Vesna Parun (1922-2010), Siniša Glavašević (1960-1991), Ivan Golub (1930-2018), Šimun Šito Ćorić (1949) kaj de aro de poetoj kies verkoj aperis en diversaj antologioj. Ŝia vivverko estas duvoluma vortaro kroat-esperanta kaj esperant-kroata.
En ŝia traduko la "Kaskado" de Dobriša Cesarić (1893-1941) "fluas" de Norda Ameriko al Novzelando, de Meksikio al Japanio. Sed ĝi ne nur fluas, la ritmo samkiel en la kroata originalo, al la okuloj de leganto kreas la bildon de kaskado, samkiel en la traduko "La nigra akvo" de Mate Meršić Miloradić (1850-1928).
Dank' al ŝiaj tradukoj en la koroj de multaj Esperantistoj dise de la mondo troveblis loko por la urbo Zagrebo, ĉar ŝi ankaŭ tradukis kvar turismajn prospektojn.
La verkoj kiujn tradukis Lucija Borčić troviĝas en la plej grandaj esperantaj bibliotekoj (Rotterdam, Aachen, Vieno, Romo, Tokyo), sed same en la Esperanto-parko en Cormano (Italio) kie kiel malfermita libro troveblas la tradukita ĉapitro de Judita kies verkisto estas la „patro de la kroata literaturo“ Marko Marulić.
Menciindas, ke ankaŭ dank' al ŝiaj E-tradukoj, iuj verkoj de la kroataj verkistoj estis retradukitaj al aliaj naciaj lingvoj (Dubravko Horvatić-finna, Vjekoslav Majer-dana, Dragutin Tadijanović-ĉina, persa).
Tiamaniere al la mondo ŝi eble eĉ ne konscie malfermis nemezureblan trezoron de la kroata popolo, samkiel tiel el la patrolando, kiel tiu de la kroatoj vivantaj en Aŭstrio, Hungario, Rumanio, Italio kaj Svislando.
Ŝi estas honora membro de la Universala Esperanto Asocio (2001) kaj membro de la Akademio Literatura de Esperanto (antaŭ Esperantlingva Verkista Asocio).
Ankaŭ en la granda aĝo kaj malsano, ŝi ne ĉesis labori, male ŝi daŭre strebis fari tion kion ŝi faris dum la „tuta esperanta vivo“: ŝi tradukis kaj pli junajn ŝi kondukis al la sekretoj de la tradukado kun mildaj rimarkoj en iliaj verkoj. Siaj lastaj korektaĵoj ŝi faris kvar semajnojn antaŭ la morto. Siajn lastajn korektaĵojn ŝi faris kvar semajnojn antaŭ la morto.
Ŝi mortis en Zagreb la 14-an de novembro 2015.
(kompilis: Marija Belošević)