Sennacieca Asocio Tutmonda

Sennacieca Asocio Tutmonda SAT estas la plej grava tutmonda organizaĵo de laboristaj esperantistoj. Ĝi estas asocio, kiu celas f (§ 1 de la statutoj)

SAT grupigas homojn ĝenerale kun maldekstraj opinioj, el ĉiuj ideologiaj tendencoj, kiuj trovas en komuna agado sian unuon. Krome, SAT estas, laŭ sia nomo, sennacieca, tio estas, tute ne gravas la nacio nek ŝtato al kiu ĝiaj anoj apartenas, kaj la asocio ne havas naciajn filiojn. Ĝi tamen kunlaboras je nacia nivelo kun la t.n. Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEAoj), kiuj informas pri Esperanto kaj z

orgas pri ĝia instruado sur diversaj lingvoteritorioj. "Unuvorte, SAT celas per konstanta uzado de Esperanto kaj ĝia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo."

30 homoj jam aliĝis al la 99a SAT-Kongreso en Leono, kiu temas pri “Paco kaj militoj. Datreveno de la Hispana Enlanda Mi...
22/02/2026

30 homoj jam aliĝis al la 99a SAT-Kongreso en Leono, kiu temas pri “Paco kaj militoj. Datreveno de la Hispana Enlanda Milito”. Bonvole aliĝu ankaŭ vi!
https://sat2026leono.org/

Komuna Kunloĝado de SATanoj en OrientAzio(KKS 2026) estas por solidareco kaj kunlaboro de SATanoj en OrientAzio.Komuna K...
27/01/2026

Komuna Kunloĝado de SATanoj en OrientAzio(KKS 2026) estas por solidareco kaj kunlaboro de SATanoj en OrientAzio.

Komuna Kunloĝado de SATanoj en OrientAzio
2026. 3. 20.(ven.) ~ 22.(dim.)
Suwon Hostel, Koreio

https://eventaservo.org/e/KKS2026

*Reta aliĝilo : https://forms.gle/obtBacKV52nJveZq9

Ĉi tiu informo estas la unua provo kaj ni, organizantoj daŭrigos sciigi pliajn informojn kun program-plano.

[Deklaro] Ni kondamnas la Usonan Invadon al Venezuelo !La 3-an de januaro 2026, Usono bombardis Karakason, la ĉefurbon d...
05/01/2026

[Deklaro] Ni kondamnas la Usonan Invadon al Venezuelo !

La 3-an de januaro 2026, Usono bombardis Karakason, la ĉefurbon de Venezuelo, mortigante kaj vundante homojn kaj kidnapante prezidanton Nicolás Maduro kaj lian edzinon. Ĉi tio estas krima ago, kiu rekte malobservas internacian juron, inkluzive de Artikolo 2, Paragrafo 4 de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, kiu malpermesas la uzon de forto [1]. Alivorte, Usono invadis suverenan ŝtaton Venezuelo malobee al internacia juro, uzurpis ĝian politikan sendependecon, kaj neglektis la rajton de ĝia popolo je memdetermino.
Ĉio ĉi okazas kadre de la strategio, ĵus priskribita en la "dokumento pri nacia sekureco", kiu esprimas la rajton de Usono transpreni la tutan amerikan kontinenton laŭ la renovigita Doktrino Monroe : ĉiuj riĉaĵoj kaj geostrategiaj avantaĝoj de la aliaj landoj de Ameriko devas esti ekspluatataj de grandaj usonaj kompanioj kaj necesas malhelpi aliajn agantojn, kiel Ĉinio, interveni.
La Trump-registaro malvere asertis, ke ĝi faras militon kontraŭ drogoj kaj restarigas demokration en Venezuelo, sed ĝia vera celo estas establi usonan kontrolon super la naftoresursoj de Venezuelo kaj instali marionetan registaron, kiu servas usonajn interesojn. Kvankam la Maduro-registaro montris nedemokratian konduton dum sia 12-jara oficperiodo, restarigi demokration en Venezuelo estas la respondeco de la venezuela popolo. Usona provo solvi ĉi tiun problemon per armita milito estas klara atenco al la rajto de memdetermino de la venezuela popolo. Tial, Usono devas tuj ĉesigi sian agresan invadon kaj militan agadon kaj pardonpeti al la venezuela popolo.

Plue, ni apelacias al la konscienco de la tuta homaro por agi por fini la daŭrantan masakron al palestinanoj fare de Netanjahu, la malamikecajn mortigojn en Ukrainio kaj Rusio, kaj la mortigojn kaj perforton en la Demokratia Respubliko Kongo, kaj aliaj mondopartoj.
La Plenum-Komitato de SAT agados kun ĉiuj siaj membroj solidarante kun laboristoj kaj homoj tra la mondo, kontraŭstarante militon kaj alvokante al paca monda ordo.

2026.1.4.

Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda

[1] ĈARTO DE UNUIĜINTAJ NACIOJ : Artikolo 2 - 4. Ĉiuj Membroj devas sin deteni en siaj internaciaj rilatoj de minaco aŭ uzo de forto kontraŭ la teritoria integreco aŭ politika sendependeco de iu ajn ŝtato, aŭ en iu ajn alia maniero malkongrua kun la Celoj de Unuiĝintaj Nacioj.

--

La Plenum-Komitato de SAT urĝe diskutis pri la Usona Invado al Venezuelo kaj decidis publikigi la deklaron por kondamni usonan krimon kaj por tutmonda solidareco de popoloj. Vi povos vidi la enhavon ankaŭ ĉe SAT-retejo : https://satesperanto.org/spip.php?article5664

La 99-a SAT-Kongreso okazos en la urbo Leono inter la 19-a de julio 2026 kaj la 26-a de julio 2026. La kongreso koincido...
06/09/2025

La 99-a SAT-Kongreso okazos en la urbo Leono inter la 19-a de julio 2026 kaj la 26-a de julio 2026. La kongreso koincidos kun la 90-jariĝo de la Hispana Intercivitana Milito, kiu daŭre estas fonto de aktivaj debatoj en Hispanio. Estas planite havi programerojn rilatajn al tiu memordato.

https://eo.wikipedia.org/wiki/99-a_SAT-Kongreso_2026

La 99-a SAT-Kongreso okazos en la urbo Leono inter la 19-a de julio 2026 kaj la 26-a de julio 2026. La kongreso koincido...
06/09/2025

La 99-a SAT-Kongreso okazos en la urbo Leono inter la 19-a de julio 2026 kaj la 26-a de julio 2026. La kongreso koincidos kun la 90-jariĝo de la Hispana Intercivitana Milito, kiu daŭre estas fonto de aktivaj debatoj en Hispanio. Estas planite havi programerojn rilatajn al tiu memordato.

Adresse

67 Avenue Gambetta
Paris
75020

Notifications

Soyez le premier à savoir et laissez-nous vous envoyer un courriel lorsque Sennacieca Asocio Tutmonda publie des nouvelles et des promotions. Votre adresse e-mail ne sera pas utilisée à d'autres fins, et vous pouvez vous désabonner à tout moment.

Contacter L’organisation

Envoyer un message à Sennacieca Asocio Tutmonda:

Partager