Association Animation Création Culture Origami

Itinéraire Contacter l’organisation

Association Animation Création Culture Origami Informations de contact, plan et itinéraire, formulaire de contact, heures d'ouverture, services, évaluations, photos, vidéos et annonces de Association Animation Création Culture Origami, Organisation à but non lucratif, Montpellier.

Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?Tema diskutado kajAteliero –201: La fenomeno de ritmojLa ripetiĝa...
04/07/2026

Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
Tema diskutado kajAteliero –201: La fenomeno de ritmoj

La ripetiĝantaj moduloj de belaj origamiaj steloj kaj ornamaĵoj invitas nin hodiaŭ pripensi la fenomenon de ritmo.
Kio estas komuna inter la rotacio de galaksio, la batado de la homa koro, la alternado de la sezonoj, poezio kaj trikado de koltuko?
Ĉiuj ili ekzistas danke al ritmo – unu el la plej fundamentaj fenomenoj de la naturo, kapabla krei harmonion samtempe en la Universo kaj en nia animo.
Por konvinkiĝi pri tio, ni nun kunfaldos modulajn stelon de origamio Neĝero – Caco. La modelon prezentos ĝia aŭtorino, la origamiistino el Brazilo, Jacciara Grzybovski.

05.07.2026,20.00 -21.30 laŭ la horzono de Francio(18.00-19.30 laŭ UTC)
Zoom: https://zoom.us/j/94504903340?pwd=UJJV9lCZxhQlL2Mons3uJWISMRFjT0.1
Kunven-identigilo (Meeting ID):945 0490 3340
Pasvorto ): esperori

200: Kiel trovi la Floron de Filiko? Eterna enigmo kaj defioĈiujare, kiam la Suno atingas sian plej altan punkton sur la...
27/06/2026

200: Kiel trovi la Floron de Filiko? Eterna enigmo kaj defio

Ĉiujare, kiam la Suno atingas sian plej altan punkton sur la ĉielo, tra la tuta Eŭropo ekbrulas grandaj fajroj. Homoj saltas super la flamojn, lasas florkronojn flosi laŭ la riveroj kaj iras en la arbaron por serĉi la misteran filikan floron.
Sed filikoj ja neniam floras. Kial do ĉi tiu legendo vivas jam de miloj da jaroj?
Hodiaŭ ni provos trovi la respondon al tiu demando. Kaj krome ni faldos modelon de floro, kiu povas lumi, same kiel la legenda filika floro dum Kupala Nokto.
La faldadon de ĉi tiu modelo montros ĝia aŭtoro — elstara rusa origamiisto, gvidanto de la Moskva Origami-Klubo, Roman Sviridov.

28.06.2026,20.00 -21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)
Zoom: https://zoom.us/j/94504903340?pwd=UJJV9lCZxhQlL2Mons3uJWISMRFjT0.1
Kunven-identigilo (Meeting ID): 945 0490 3340
Pasvorto ): esperori

Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?Tema diskutado kajAteliero –199: Fenikso kaj mandalo - du malsama...
13/06/2026

Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
Tema diskutado kajAteliero –199: Fenikso kaj mandalo - du malsamaj vojoj de renaskiĝo.

Ne ĉio, kio estas rompita, estas perdita. Foje la cindro fariĝas grundo por nova vivo, kaj foje unu sola desegnita rondo estas la unua paŝo al interna harmonio. Hodiaŭ ni parolos pri Fenikso kaj mandalo: bildoj de renaskiĝo en mitologio, naturo, teknologioj kaj la homa animo kaj faldos Feniksan mandalon, instruotan de aŭtoro, Sidinei de Paŭla, origamiisto el Brazilo.

14.06.2026,20.00 -21.30 laŭ la horzono de Francio(18.00-19.30 laŭUTC)
Zoom: https://zoom.us/j/94504903340?pwd=UJJV9lCZxhQlL2Mons3uJWISMRFjT0.1
Kunven-identigilo (Meeting ID):945 0490 3340
Pasvorto ): esperori

Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Tema diskutado kaj Ateliero – 198: Amo ŝanĝas la mondon.Amo esta...
07/06/2026

Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
Tema diskutado kaj Ateliero – 198: Amo ŝanĝas la mondon.

Amo estas unu el la plej kompleksaj kaj multfacetaj fenomenoj de la homa vivo. Ĝin studas biologoj, psikologoj, filozofoj kaj religiaj pensuloj, kaj tamen neniu scienco povas plene klarigi ĝian naturon. Amo samtempe ŝajnas esti biologia mekanismo, profunde persona sperto kaj kultura bazo de la civilizo. La koro delonge fariĝis simbolo de amo. Mirinda modelo de koro, kreita de elstara origamiisto el Rusio, estro de la Moskva Origamia Centro, Roman Sviridov, kaj instruota hodiaŭ de origamia instruistino el Rusio, Valeria Balaŝova, simple devigas nin paroli pri amo — la plej signifa kaj samtempe la plej malmulte klarigebla fenomeno en nia vivo.

07.06.2026, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)
Zoom: https://zoom.us/j/94504903340?pwd=UJJV9lCZxhQlL2Mons3uJWISMRFjT0.1
Kunven-identigilo (Meeting ID): 945 0490 3340
Pasvorto ): esperori

Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?Tema diskutado kajAteliero –196: Kiel kapti Bluan Birdon?Hodiaŭ n...
23/05/2026

Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
Tema diskutado kajAteliero –196: Kiel kapti Bluan Birdon?

Hodiaŭ ni parolos pri la simbolo de la Birdo de Feliĉo, kreita de M. Maeterlinck en lia mirinda fabelo“La Blua Birdo”. Tiu ĉi fabelo tuŝas profundajn filozofiajn temojn: bonecon, amon, ekkonon de la mondo kaj la destinon de la homo sur la Tero. Jam de pli ol cent jaroj oni legas ĉi tiun verkon, kaj ĝi sendube vivos ankoraŭ tre longe.
Pri ĝi estas verkitaj libroj, kreitaj filmoj kaj spektakloj. Ĝi apartenas al tiu aro de literaturaj verkoj, kiuj enkondukas nin en la mondon de la misteroj de la universo kaj invitas nin tuŝi ion el la plej sankta en la homa vivo — la serĉadon de feliĉo kaj la kapablon ĝin rimarki.
Hodiaŭ ni diskutos ĉi tiun temon kaj faldos la modelon“Zanate”, kreitan deMichael G. Lafossekaj instruota de origamiisto el Meksiko, WalterAntonio Orozco Monzón.

24.05.2026,20.00 -21.30 laŭ la horzono de Francio(18.00-19.30 laŭUTC)
Zoom: https://zoom.us/j/94504903340?pwd=UJJV9lCZxhQlL2Mons3uJWISMRFjT0.1
Kunven-identigilo (Meeting ID): 945 0490 3340
Pasvorto ): esperori

Tema diskutado kajAteliero –193: Origamio kaj Instruado.Hodiaŭ ni parolos pri origamio kiel moderna ilo por lernado kaj ...
18/04/2026

Tema diskutado kajAteliero –193: Origamio kaj Instruado.

Hodiaŭ ni parolos pri origamio kiel moderna ilo por lernado kaj evoluo. Pri tio, kiel origamio helpas studi geometrion, lingvojn (ĉefe Esperanto) kaj biologion, evoluigi pensadon, atenton kaj kreajn kapablojn, kaj ankaŭ pri ĝia uzo en profesia agado.
Ni diskutos ĉi tiun allogan temon, kaj poste ni faldos modelon “Librokastelo” kune kun origamiistino kaj esperantistino el Italio, Alice Liotto

19.04.2026,20.00 -21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)
Zoom: https://zoom.us/j/94504903340?pwd=UJJV9lCZxhQlL2Mons3uJWISMRFjT0.1
Kunven-identigilo (Meeting ID): 945 0490 3340
Pasvorto ): esperori

Karaj amikoj,Jen la informoj pri nia renkontiĝoOrigamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?Tema diskutado kaj...
04/04/2026

Karaj amikoj,
Jen la informoj pri nia renkontiĝo

Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
Tema diskutado kaj Ateliero –192: Kredu je via Stelo.

Ĉiu homo havas sian propran vojon, sian destinon — sian “stelon”.
Hodiaŭ ni parolos pri tio: pri la serĉo de senco, pri interna harmonio kaj pri tio, kiel kreivo helpas nin malkovri nin mem.
Ni ankaŭ ekscios pri la pozitiva influo de origamio al la psikologia stato kaj ĝia uzo en art-terapio.
Kaj kompreneble, ni kune faldos modulan stelon “Antonia” kun ĝia aŭtorino Maria Fernanda Martinez Hurtado — psikologino kaj majstrino de origamio el Meksikio
Venu krei vian stelon!

05.04.2026, 20.00 -21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)
Zoom: https://zoom.us/j/94504903340?pwd=UJJV9lCZxhQlL2Mons3uJWISMRFjT0.1
Kunven-identigilo (Meeting ID): 945 0490 3340
Pasvorto ): esperori

Karaj amikoj,Jen la informoj pri nia renkontiĝoOrigamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Tema diskutado ka...
29/03/2026

Karaj amikoj,
Jen la informoj pri nia renkontiĝo

Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
Tema diskutado kaj Ateliero – 191: Geometrio de Rozo.

Rozoj estas inter la plej belaj floroj sur la tero. Tra ĉiuj epokoj ili fascinadis artistojn kaj poetojn. Oni nomas la rozon “reĝino de floroj”. Sed kial? Kio estas la sekreto de ĝia mirinda allogo por ni? La respondo eble venas de Ŝia Moŝto Matematiko. La ĉefaj vortoj por malkaŝi tiun misteron estas: pentagona simetrio, ora proporcio, Fibonacci-spiralo. Ni hodiaŭ parolos pri la rozo ne nur kiel floro, sed kiel matematika enigmo, kaj poste ni kunmetos rozon, kiun ellaboris la elstara japana origamiisto Naomiki Sato, kaj la faldon montros origamiisto, matematikisto kaj astronomo el Meksiko Walter Antonio Orozco Monzón.

29.03.2026, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)
Zoom: https://zoom.us/j/94504903340?pwd=UJJV9lCZxhQlL2Mons3uJWISMRFjT0.1
Kunven-identigilo (Meeting ID): 945 0490 3340
Pasvorto ): esperori

Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?Tema diskutado kaj Ateliero –190: Arboj: de mitologio ĝis moderna...
15/03/2026

Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
Tema diskutado kaj Ateliero –190: Arboj: de mitologio ĝis moderna scienco.

Hodiaŭ ni parolos pri arboj, pri ilia unika rolo por la vivo sur la Tero, kaj ankaŭ pri modernaj malkovroj en la studado de plantoj: komunikado, la fenomeno de biogenezaj pluvoj, la uzo de kvantumaj efikoj en fotosintezo kaj aliaj.
Ĉio ĉi donas kialojn supozi, ke arboj ne estas nur plantoj. Ili estas antikva biologia teknologio, kiu reguligas la klimaton de la planedo, subtenas vivon kaj inspiras mitologion, sciencon kaj arton. Ni ankaŭ faldos modelon de origamio “Pomarbo” sub la gvido de ĝia aŭtoro, la origamiisto el Kolombio, Ricardo A. Marín. 89: Mandaloj el Meksiko.

15.03.2026,20.00 -21.30 laŭ la horzono de Francio (19.00-20.30 laŭ UTC)
Zoom: https://zoom.us/j/94504903340?pwd=UJJV9lCZxhQlL2Mons3uJWISMRFjT0.1
Kunven-identigilo (Meeting ID): 945 0490 3340
Pasvorto ): esperori

Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Tema diskutado kaj Ateliero – 189: Mandaloj el Meksiko.Modulaj o...
08/03/2026

Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
Tema diskutado kaj Ateliero – 189: Mandaloj el Meksiko.

Modulaj origamiaj cirkloj provizas agrablan okazon diskuti mandalojn, ilian historion, celon kaj harmoniigan efikon sur la homan kondiĉon. Faldado de origamia mandalo plibonigas la terapian efikon, engaĝante la palpajn sentojn de faldado de la moduloj, same kiel la influon de koloro, ritmo kaj la laŭgrada apero de la preta formo, kiu alportas senton de kontento kaj paco. Ni diskutos ĉi tiun temon kaj faldos mandalon kune kun ĝia kreinto, fama origamia artisto el Meksiko: Guadalupe Martínez

08.03.2026, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (19.00-20.30 laŭ UTC)
Zoom: https://zoom.us/j/94504903340?pwd=UJJV9lCZxhQlL2Mons3uJWISMRFjT0.1
Kunven-identigilo (Meeting ID): 945 0490 3340
Pasvorto ): esperori

Adresse

Montpellier
34000

Site Web

Notifications

Soyez le premier à savoir et laissez-nous vous envoyer un courriel lorsque Association Animation Création Culture Origami publie des nouvelles et des promotions. Votre adresse e-mail ne sera pas utilisée à d'autres fins, et vous pouvez vous désabonner à tout moment.

Contacter L’organisation

Envoyer un message à Association Animation Création Culture Origami:

Raccourcis

Partager