Internacia Naturista Organizo Esperantista

Cómo llegar Página web Contactar con la organización

Internacia Naturista Organizo Esperantista Información de contacto, mapa y direcciones, formulario de contacto, horario de apertura, servicios, puntuaciones, fotos, videos y anuncios de Internacia Naturista Organizo Esperantista, Organización sin ánimo de lucro, camí de la fita, Sitges.

La celoj de INOE estas:
- Kunigi naturistajn esperantistojn,
- Diskonigi la naturistajn ideojn en la esperantistaj medioj,
- Disvastigi la uzadon de Esperanto en la naturistaj medioj.

La INOE-a teamo bone sukcesis en la internacia naturista naĝkonkurso organizita de INF-FNI en Sitges. Niaj 6 naĝantoj ri...
03/11/2025

La INOE-a teamo bone sukcesis en la internacia naturista naĝkonkurso organizita de INF-FNI en Sitges. Niaj 6 naĝantoj ricevis 7 medakojn: 2 orajn, 3 arĝentajn kaj 2 bronzajn. Nia teamo estis tute internacia dank al la ĉeesto de francoj kaj de singapurano.

Ni aparte ĝojis la agrablan amikan etoson de la tuta evento dank al la organizantoj.

The Naturist Living Show (La naturista vivanta spektaklo) publikigas podkaston en la angla pri INOE. Tiu epizodo de The ...
11/03/2025

The Naturist Living Show (La naturista vivanta spektaklo) publikigas podkaston en la angla pri INOE. Tiu epizodo de The Naturist Living Show inkluzivas intervjuon de mi farita de Stéphane Deschênes en septembro 2023. Tiu donas al mi oportunecon klarigi pri Esperanto kaj ĝia historio kaj valoroj kaj precizigi la rilatojn inter Esperanto kaj naturismo. Pli da informoj ĉe

The Naturist Living Show (la naturista vivanta spektaklo), aŭskultebla podkasto pri naturismo por naturistoj (nudismo kaj nudistoj laŭ kelkaj homoj) publikigas epizodon pri INOE dank al intervjuo de Thierry Spanjaard. 

INOE sin asocias al tutmonda koalicio de 30 nacioj por defii la cenzuron de Meta
07/01/2025

INOE sin asocias al tutmonda koalicio de 30 nacioj por defii la cenzuron de Meta

La INF-FNI gvidas tutmondan koalicion de pli ol 30 nacioj alvokante Meta kaj aliajn sociajn amaskomunikilarajn platformojn ĉesigi la cenzuron de neseksa nudeco, kaj postuli justecon por korpa pozitiveco kaj naturismo.

Facebook pli kaj pli striktas pri nudeco. Nudaj gluteoj en la bildo? Tio ankaŭ ne plu rajtas.Niaj afiŝoj kaj fotoj pli k...
13/12/2024

Facebook pli kaj pli striktas pri nudeco. Nudaj gluteoj en la bildo? Tio ankaŭ ne plu rajtas.

Niaj afiŝoj kaj fotoj pli kaj pli estas forigitaj de la aŭtomataj sistemoj de meta (la kompanio malantaŭ Facebook), kiuj ne distingas inter "ordinara nuda korpo" kaj sekso.

Kompreneble ni kontestas ĉi tion ĉiufoje. Ĉar ni pensas, ke ĉi tiu tendenco estas maltrankviliga. Ĝi efikas ne nur al ni, sed ni ankaŭ ricevas ĉi tiujn signalojn de aliaj federacioj kaj aliaj naturismaj grupoj en Facebook.

Estas tempo por igi nin (internacie) aŭdi kaj sciigi al Facebook, ke ilia algoritmo estas tro mallarĝe agordita kaj malĝusta. Ĉar denove: normala nuda korpo kaj sekso estas du malsamaj aferoj.
Fari nenion ne estas eblo por normaligi nudajn korpojn.

Kiu scias, eble ni ankaŭ bezonos vian helpon pri ĉi tio. Ni informos vin!

La INF-FNI (Internacia Naturista Federacio) tre dankas NFN (Nederlanda Naturista Federacio) malfermita kaj floranta pro disvolvado de ĉi tiu afiŝo kaj la akompana bildo.

La naturistaj esperantistoj de INOE partoprenas en la internacia naturista naĝkonkurso en Havro.  Ne nur ni pasigis bela...
26/10/2024

La naturistaj esperantistoj de INOE partoprenas en la internacia naturista naĝkonkurso en Havro. Ne nur ni pasigis belan tagon, sed ankaŭ ganis multajn medalojn: tri arĝentajn kaj du bronzajn.

Naturistaj esperantistoj profitas de la avantaĝoj de la Verda Naturisma Semajno en la kastelo Greziljono.Les espérantist...
05/07/2024

Naturistaj esperantistoj profitas de la avantaĝoj de la Verda Naturisma Semajno en la kastelo Greziljono.

Les espérantistes naturistes profitent des bienfaits de la Verda Naturisma Semajno au Château de Grésillon.

Internacia naturista naĝkonkurso en Havro (Francio) La INF-FNI (Internacia Naturista Federacio) organizos la 52-an inter...
06/06/2024

Internacia naturista naĝkonkurso en Havro (Francio)

La INF-FNI (Internacia Naturista Federacio) organizos la 52-an internacian naturistan naĝkonkurson en Havro (Le Havre), Francio, de la 25-a ĝis la 27-a de Oktobro 2024. INOE partoprenos en la evento samnivele ol grandaj nacioj: Francio, Hispanio, Svislando, ktp!

Aliĝo estas devigata antaŭ la 22-an de Aŭgusto 2024.
La evento okazos de la 25-a ĝis la 27-a de Oktobro 2024.

Ĉiuj detaloj pri la evento kaj por aliĝi aperas ĉe https://www.esperanto-naturismo.org/post/2024-10-25-27-internacia-naĝkonkurso-en-havro

INOE organizos sian kvinan virtualan kunvenon la 24an de Februaro 2024.INOE estas internacia organizo, niaj membroj loĝa...
23/02/2024

INOE organizos sian kvinan virtualan kunvenon la 24an de Februaro 2024.

INOE estas internacia organizo, niaj membroj loĝas en ĉirkaŭ du dek landoj. Unuflanke tiu estas tutbona bildo de la Esperanta komunumo, aliflanke tiu fakto ne faciligas verajn interrenkontojn. Fakte, eĉ se mi ĝojas ke multe da INOE-anoj partoprenas niajn agadojn, oni nur povas bedaŭri ke kelkajn ni neniam interrenkontas fizike.

La kvina virtuala kunveno de INOE okazos sabaton la 24-an de Februaro 2024 je la 15:00 GMT tiu estas la 16:00 CET (Centra Eŭropo Horzono: Parizo, Berlino, Budapeŝto, …), la 10:00 EST (Orienta Standarda Horzono: Novjorko, Toronto, Kubo, …) kaj la 23:00 CST (Ĉina Norma Horzono: Ĉinio, Singapuro, Okcidenta Aŭstralio, ….). Rendevuoj por diversaj horzonoj troveblas ĉi tie (angle).

Partoprenantoj estas bonvenitaj provi konektadon kelkajn minutojn antaŭ la komenco de la kunveno por certi ke ĉio bone funkcios.
https://us06web.zoom.us/j/6150440796pwd=WW1VanN4eG5oNjg1YUVjbyt6TnFBUT09
Kunvena nombro: 615 044 0796 - Sekreta kodo: 1f23g4

Estos bona aldono al nia interrilato se kelkaj partoprenantoj faros prelegetojn (inter 5 kaj 15 minutoj) pri diversaj temoj, ekzemple pri lokaj leĝoj pri nudeco, pri historio de naturismo en diversaj landoj, pri rilatoj inter naturismo kaj religioj, ktp…. Bonvolu antaŭanonci vian intencon prelegi. Interalie, ni babilos pri INOE, naturismo, Esperanto kaj planoj por estontaj agadoj.

INOE sin prezentas per nova filmeto!
01/12/2023

INOE sin prezentas per nova filmeto!

Internacia Naturista Organizo Esperantista (INOE) estas faka asocio kunlaboranta kun Universala Esperanto-Asocio.Pli da informoj ĉe https://www.esperanto-nat...

Dirección

Camí De La Fita
Sitges
08870

Notificaciones

Sea el primero en enterarse: le enviaremos un correo electrónico cuando Internacia Naturista Organizo Esperantista publique novedades y promociones. Su dirección de correo electrónico no se utilizará para ningún otro fin y puede darse de baja en cualquier momento.

Contactar Con La Organización

Enviar un mensaje a Internacia Naturista Organizo Esperantista:

Atajos

Compartir