AEU - Asociación Andaluza de Esperanto

AEU - Asociación Andaluza de Esperanto Perfil oficial de AEU - Asociación Andaluza de Esperanto - en Facebook

Gazetaraj Komunikoj de UEAN-ro 13062026-06-11SANO-DEFIO 2026: INTERNACIA VIKIPEDIA KONKURSO POR DISVASTIGI FIDINDAJN SCI...
11/06/2026

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1306
2026-06-11

SANO-DEFIO 2026: INTERNACIA VIKIPEDIA KONKURSO POR DISVASTIGI FIDINDAJN SCIOJN PRI SANO

Ĝis la 30-a de junio 2026 estas malfermita la SANO-defio 2026, multlingva Vikipedia konkurso, kiu invitas vin kontribui al Vikipedio per verkado, tradukado aŭ plivastigado de artikoloj pri sano en ĉiuj lingvaj versioj de la enciklopedio, aparte en Esperanto.

La konkurso estas organizata de Vikimedio Esperanto (VMEO), Faka Asocio kunlaboranta kun UEA, kadre de la projekto SANO, kunordigata de Universala Esperanto-Asocio (UEA) partnere kun la Litovia Universitato de San-Sciencoj (LSMU) kaj la hispana organizaĵo Civiencia ligita al la Universitato de Sevilo, kun subteno de Universala Medicinista Esperanto-Asocio (UMEA), Faka Asocio aliĝinta al UEA, specife pri la organizado de la 23-a Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso (IMEK) en 2025 en Kaŭno, Litovio. La projekton financas la programo Erasmus+ de Eŭropa Unio kaj la konkurso estas malfermita al kontribuoj en ĉiuj lingvoj de Vikipedio, kongrue kun la celo de la projekto antaŭenigi internacian kunlaboron kaj liberan aliron al scio.

La celo de la konkurso estas plibonigi la disponeblon de fidindaj informoj pri sano. En epoko kiam milionoj da homoj serĉas medicinajn informojn en la interreto, la kvalito kaj alireblo de Vikipediaj artikoloj povas havi realan efikon al publika sano. Per la konkurso ni volas kontribui al pli vasta disvastigo de scioj pri malsanoj, diagnozaj metodoj, terapioj, preventado, mensa sano, media sano kaj multaj aliaj sanrilataj temoj.

Vi povas krei novajn artikolojn aŭ plivastigi ekzistantajn artikolojn en ajna lingvo. Tradukoj estas bonvenaj, kondiĉe ke la kontribuoj plenumas la kvalitajn postulojn de la koncerna Vikipedio. Memoru inviti ankaŭ viajn amikojn, klubanojn kaj aliajn esperantistojn.

Aparta atento estas dediĉita al la kategorio “Horizonto de sano”, kiu enhavas temojn kun granda potencialo por estonte plibonigi publikan sanon. Inter ili troviĝas ekzemple regenera medicino, personigita medicino, genterapio, praĉela terapio, cerbo-komputilaj interfacoj, artefaritaj organoj, krioniko, rezistemo kontraŭ antimikrobaĵoj kaj aliaj kampoj de rapida medicina evoluo.

La konkurso ofertas donackartojn kiel premiojn. En la ĉefa kategorio kaj en la kategorio “Horizonto de sano” estos premiitaj po dek plej sukcesaj partoprenantoj, kun premioj ĝis 150 eŭroj. Krome estos apartaj premioj por la plej bona artikolo de la tuta konkurso kaj por la plej bona artikolo en la kategorio “Horizonto de sano”. Pliaj informoj, la plena regularo kaj la listo de fokusaj artikoloj troviĝas ĉe: https://meta.wikimedia.org/wiki/Health_Challenge_2026/eo.

Ni aparte instigas ankaŭ novajn kontribuantojn partopreni. Se vi estas ankoraŭ komence de via Vikipedia agado, spektu la senpagan videan kurson, per kiu ene de 1 tago vi lernos krei valoran artikolon, kiu restos en Vikipedio: https://kursoj.esperanto.wiki/bazoj-de-vikipedio.

Per la projekto SANO UEA kaj ĝiaj partneroj celas kontribui al pli bona informado pri sano, al internacia kunlaboro kaj al la disvastigo de fidindaj scioj, kiuj povas helpi plibonigi la vivon de homoj tra la mondo. La konkurso ankaŭ spegulas la strategion AKIRI de UEA, aparte la kampojn Kunlaborado kaj Administrado, per internacia kunlaboro inter partneraj organizaĵoj, antaŭenigo de scienco en Esperanto kaj sukcesa utiligo de eksteraj subvencioj por la realigo de socie utilaj projektoj.

Se vi volas subteni la laboron de UEA, aliĝu al UEA kiel jara aŭ dumviva membro kaj donacu al ĝiaj fondaĵoj. Per membreco kaj donacoj vi helpas subteni edukajn kaj kulturajn agadojn, kunlaboron kun internaciaj organizaĵoj kaj la reprezentadon de la Esperanto-komunumo tutmonde. Aliĝi kaj donaci eblas per: https://uea.org/alighoj/alighilo.

UEA.ORG: retejo de Universala Esperanto-Asocio

09/06/2026

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1305
2026-06-09

BRUCE SHERWOOD KAJ RUTH CHABAY HONORITAJ PER LA MEDALO OERSTED, UNU EL LA PLEJ PRESTIĜAJ DISTINGOJ POR LA INSTRUADO DE FIZIKO

Universala Esperanto-Asocio (UEA) gratulas la usonajn fizikistojn Bruce Sherwood kaj Ruth Chabay pro la ricevo de la Medalo Hans Christian Oersted 2026, aljuĝita de Usona Asocio de Instruistoj de Fiziko (en la angla American Association of Physics Teachers, AAPT). Tiu distingo rekonas ilian revolucian kaj longdaŭran influon sur la instruado de fiziko, aparte pro la evoluigo de la instruplano kaj lernolibro Matter & Interactions (“Materio kaj Interagoj”), la pionira laboro por integri komputadon en la instruadon de fiziko kaj la daŭra kontribuo al instruaj reformoj kaj novigado dum pluraj jardekoj. La lernolibron oni tradukis en aliajn lingvojn – kaj inter ilia kontribuo al la evoluigo de novigaj komputilaj iloj por edukado aparte elstaras ! VPython, sistemo, kiu ebligas al studentoj facile krei tridimensiajn modelojn kaj animaciojn por studi fizikajn fenomenojn.

Bruce Sherwood estas konata al multaj esperantistoj kiel delonga membro de la internacia Esperanto-komunumo. Li eklernis Esperanton en 1958 kaj dum sia vivo aktive u*is la lingvon kune kun sia engaĝiĝo por internacia komunikado kaj edukado. Okaze de tiu distingo li rememoris: “Esperanto estas la unua lingvo post la angla, kiun mi lernis, kaj ĝi estis ege bona helpilo por lerni aliajn lingvojn”. Krom Esperanto, Sherwood parolas la italan kaj la hispanan kaj legas la francan kaj la portugalan. Sherwood estis membro de la Akademio de Esperanto kaj estas Fellow (https://eo.wikipedia.org/wiki/Fellow) de AAPT kaj ankaŭ de Usona Fiziko-Socie! to (American Physical Society – APS) kaj Usona Asocio por Antaŭenigo de Scienco (American Association for the Advancement of Science – AAAS).

La ricevita medalo estas nomita laŭ Hans Christian Oersted (1777–1851), dana fizikisto, kiu dum preparado de demonstraĵo por siaj studentoj malkovris, ke elektraj kurentoj kaŭzas magnetan kampon. Temas pri unu el la plej altaj distingoj en la kampo de edukado pri fiziko: inter antaŭaj ricevintoj troviĝas kelkaj el la plej influaj sciencistoj de la 20-a jarcento, kiel Carl Sagan, sciencisto kaj mondfama verkisto, kiu helpis proksimigi sciencon de la granda publiko, kaj Richard Feynman, teoria fizikisto kaj Nobel-premiito pri Fiziko (1965), konata ankaŭ pro sia elstara kapablo instrui fizikon klare kaj alloge.

Ankaŭ la laboro de Sherwood kaj Chabay influis generaciojn de studentoj kaj instruistoj tra la mondo. Iliaj kontribuoj helpis modernigi la instruadon de fiziko kaj vastigis la uzon de komputilaj metodoj en scienca edukado. Per sia profesia agado ili montris kiel edukado, internacia kunlaboro kaj malfermiteco al novaj ideoj, lingvoj kaj kulturoj povas reciproke riĉigi unu la alian. Temas pri valoroj, kiuj forte resonas kun la strategia plano de UEA, AKIRI. Nome de la internacia Esperanto-komunumo UEA esprimas siajn sincerajn gratulojn al li kaj Chabay pro ĉi tiu elstara agnosko de ilia dumviva laboro. UEA estas aparte fiera, ĉar Sherwood estas dumviva membro de UEA kaj ano de Societo Zamenhof.

La laboro de UEA eblas danke al la subteno de membroj tra la tuta mondo. Se ankaŭ vi volas kontribui al la estonteco de Esperanto, konsideru aliĝi al UEA kaj al Societo Zamenhof kiel jara aŭ dumviva membro. Per membreco en UEA vi helpas subteni edukajn kaj kulturajn agadojn, kunlaboron kun internaciaj organizaĵoj kaj la reprezentadon de la Esperanto-komunumo tutmonde. Per membreco en Societo Zamenhof vi aldone kontribuas al la financa daŭripoveco de UEA kaj al la estonteco de la tutmonda Esperanto-movado. Por aliĝi al UEA kaj al Societo Zamenhof, aliru: https://uea.org/alighoj/alighilo.

Gazetaraj Komunikoj de UEAN-ro 13042026-06-08111-A UK, GRAZ: MENDU VIAJN LIBROJN ANTICIPE, ĜUU SPECIALAJN PREZOJN KAJ RI...
08/06/2026

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1304
2026-06-08

111-A UK, GRAZ: MENDU VIAJN LIBROJN ANTICIPE, ĜUU SPECIALAJN PREZOJN KAJ RICEVU ILIN DUM LA KONGRESO SEN SENDOKOSTOJ

Se vi planas partopreni la 111-an Universalan Kongreson de Esperanto (UK) en Graz aŭ konas iun, kiu ĉeestos ĝin, profitu la specialan oferton de la Libroservo de UEA! Partoprenantoj de la UK povas mendi librojn kaj aliajn varojn el la stoko de la Libroservo kontraŭ kongresaj prezoj kaj sen sendokostoj. La menditaĵoj atendos vin rekte ĉe la Kongresa Libroservo en Graz.

Por garantii la pretigon kaj transporton de via mendo al Graz la Libroservo rekomendas fari la mendon plej malfrue ĝis la 5-a de julio 2026. Mendojn eblas fari rekte ĉe la reta katalogo (https://katalogo.uea.org); retpoŝte ([email protected]); aŭ telefone (+31 10 436 1044). Nepre indiku vian UEA-kodon kaj menciu, ke vi deziras ricevi la mendon dum la 111-a UK (en la reta katalogo estas la opcio por indiki ĉe la libromendo, ke vi prenos la menditaĵojn dum la UK sen sendokostoj; la kongresa – pli favora – prezo aplikiĝos dum fakturado).

En la reta katalogo estas registritaj pli ol 8100 varoj, el kiuj pli ol 7300 libroj. Se vi volas inspiriĝi, UEA rekomendas konsulti la rubrikon Laste Aperis ĉe https://uea.org/aktuale/ls (se vi ne abonas ĝin, abonu senpage per https://uea.org/via/retlistoj?listo=ls). En la reta katalogo ankaŭ troviĝas pli ol 1300 recenzoj, kiuj povas helpi vin elekti: https://katalogo.uea.org/index.php?st=recenzoj.

Aparte rekomendataj por ĉi tiu jaro estas la verkoj de Kalocsay kaj Auld okaze de la 50-jariĝo kaj 20-jariĝo de iliaj forpasoj. Ne maltrafu la okazon certigi al vi la deziratajn librojn antaŭ la kongreso kaj eviti eventualajn elĉerpiĝojn de stoko!

Averto: UEA petas afable atenti, ke inter la 10-a kaj la 22-a de junio la Libroservo funkcios limigite pro ferioj de la respondeculo pri la Libroservo. Mendoj daŭre povas esti sendataj normale, sed ili estos traktataj antaŭ aŭ post la feria periodo.

Konsilo: por ricevi la plenan liston de la recenzoj lasu la suprajn kampojn malplenaj, indiku nur la preferatan ordon de la prezento.

02/06/2026

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1303
2026-06-02

FORPASIS PROBAL DASGUPTA (1953–2026), EKSA PREZIDANTO DE UEA KAJ PREZIDANTO DE LA AKADEMIO DE ESPERANTO

UEA profunde bedaŭras la forpason de Probal Dasgupta (1953–2026) la 1-an de junio 2026, en la aĝo de 72 jaroj, en Kolkato, Barato.

Probal Dasgupta naskiĝis la 19-an de septembro 1953 en Kolkato, Barato. Lingvisto kaj leksika esploristo, li studis en la sanskrita kolegio de Kolkato, la dekana kolegio de Puneo kaj doktoriĝis ĉe la Universitato de Novjorko pri la genera sintakso de la bengala lingvo. Li instruis lingvistikon en pluraj barataj universitatoj. Li laboris kiel profesoro pri aplika lingvistiko ĉe la Universitato de Hajderabado kaj poste okupiĝis pri leksikaj esploroj en la Barata Statistika Instituto en Kolkato, lia lasta profesia posteno, post kio li emeritiĝis en 2018.

Lerninte Esperanton en la aĝo de 14 jaroj kaj membriĝinte en Hinda Instituto de Esperanto kaj en UEA en la aĝo de 15 jaroj, li ekde 1967 estis aktiva esperantisto. En la aĝo de 17 jaroj li aktive korespondis kun Kolomano Kalocsay pri la tradukado de Tagore pri komplikaj gramatikaj problemoj. En 1977 li partoprenis la 62-an Universalan Kongreson de Esperanto (UK) en Rejkjaviko, kaj post ĝi li tri semajnojn volontulis en la Centra Oficejo (CO) de UEA. En 1980 li volontulis preskaŭ la tutan jaron en la CO. Li estis membro de la Akademio de Esperanto ekde 1983, ĝia vicprezidanto de 2001 ĝis 2016 kaj ĝia prezidanto ekde 2016 ĝis sia forpaso. Li helpinstruis en 1978 kun David Jordan en la sanfranciska somera kursaro, kiu estis la praformo de NASK, kaj en 1988 kun Marjorie Boulton en la barlastona somera kursaro. Li estis elektita Prezidanto de UEA en 2007 dum la UK en Jokohamo kaj reelektita por nova mandato en 2010 dum la UK en Havano.

Dum sia longa agado en la Esperanto-movado, li kontribuis kiel verkisto, tradukisto, kritikisto, redaktoro kaj organizanto. Li estis kunredaktoro de la revuo Language Problems and Language Planning ekde 1990 kaj de Beletra Almanako ekde 2007. Aperis el lia plumo pli ol dek libroj kaj centoj da artikoloj en la bengala, angla, franca kaj Esperanto. En 2021 li ricevis la ŝtatan premion Vidyasagar-Dinamoyee, la unuan fojon aljuĝita al esperantisto, pro sia tuta verkaro.

Liaj eldonaĵoj koncernantaj lingvistikon inklu*ivas The Otherness of English: India’s Auntie Tongue Syndrome (1993), Explorations in Indian Sociolinguistics (kun Jayant Lele kaj Rajendra Singh, 1995), After Etymology: Towards a Substantivist Linguistics (kun Alan Ford kaj Rajendra Singh, 2000), Inhabiting Human Languages: The Substantivist Visualization (2012), Kathaar Kriyaakarma (bengallingva: ‘La agadoj de la vortoj’, 1987), Chinna Kathaay Saajaaye Tarani (bengallingva: ‘Sur boato ornamita per vortoj rompitaj’, 2011), Bhaashaar Bindubisarga (‘La cediloj kaj cirkumfleksoj de la homa lingvo’, 2012), Merur Praarthanaa: Bishuber Uttar (‘La polusoj preĝas: la ekvatoro plenumas’, 2015).

Liaj eldonaĵoj en Esperanto inklu*ivas Primico (traduko de poemoj de Rabindranath Tagore, 1977), Mi juna (tr. de aŭtobiografio de Manashi Dasgupta, 1989, lia patrino), Klera edzino (tr. de romano de Upendronath Ganggopaddhae, 1994), Dormanta hejmaro (tr. de romano de Manashi Dasgupta, 2006), Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo (2011). Pere de Esperantaj pontotradukoj li bengaligis la kroatan infanromanon Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapić de Ivana Brlić-Mažuranić (2006), la svedan teatraĵon Nemeza de Alfred Nobel (2014), la finnan romanon Sep fratoj de Aleksis Kivi (2020). Dasgupta estis honora membro de la lingvistika societo de Usono jam de 2004. La barata konsilio pri filozofia esplorado nomumis lin sia vizitprofesoro de la jaro por 2009. En 2012 estis aljuĝita al li la Premio Archana Chaudhuri de Bangiya Sahitya Parishad, la bengala literatura akademio. En 2006 li es! tis prezi danto de la Internacia Ekzamena Komisiono (por la ekzamenoj ILEI-UEA). Li estis dumviva membro de UEA kaj ano de Alianco 365, donacprogramo de UEA, pro kio li deklaris: “Por homo en mia pozicio (mi aludas al la lando, al la profesio instruado, al la fakto, ke mi estas la sola regula enspezanto en la familio) ne estas facile fari tian oferon al la altaro de la internaciisma bonvolo. Estas la devo de eksa prezidanto iugrade montri ekzemplon por ke aliaj sekvu kaj fari oferojn necesajn por ke eblu tiamaniere persvadi la publikon donacemi, tenante antaŭ la aliaj la standardon de helpemo al la Asocio”.

En 2021 Dasgupta korespondis kun Noam Chomsky, klarigante al li, ke la intervjuo Aronoff-Chomsky estis misuzata por propagando kontraŭ Esperanto, kaj petis lin helpi. Chomsky tre bedaŭris lerni, ke liaj rimarkoj estis misinterpretitaj, kaj deklaris por publika uzo: “Mi estis informita, ke kelkaj mallongaj komentoj miaj pri la originoj de Esperanto estis misinterpretitaj kiel malaprobo de la lingvo aŭ de projektoj implikantaj la uzon de Esperanto por faciligi la disvolviĝon de lingvaj kapabloj. Neniam estis tia implico aŭ intenco”.

Probal Dasgupta estis voĉo por lingva diverseco kaj unu el la grandaj intelektuloj de Esperantujo. Lia intelekta laboro kaj lia sindediĉo al Esperanto, lingvistiko kaj internacia interkompreniĝo lasas neforviŝeblan spuron en la historio de UEA kaj de la tuta Esperanto-komunumo. Laŭ la familio li forpasis dumdorme, senpeze, kongrue kun lia amika kaj afabla karaktero. UEA esprimas sian plej profundan kondolencon al liaj familianoj, amikoj kaj kunlaborantoj kaj invitas la tutan Esperanto-movadon memori kun dankemo lian vivon, lian verkaron kaj lian inspiran ekzemplon.

Noto. Pri lia forpaso ankaŭ aperis artikolo (en la angla) en Times of India: ttps://timesofindia.indiatimes.com/city/kolkata/eminent-linguist-probal-dasgupta-passes-away/articleshow/131446163.cms

29/05/2026

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1302
2026-05-29
=================================================================

111-A UK, GRAZ: 48-A ESPERANTOLOGIA KONFERENCO KUN RIĈA PROGRAMO PRI MEMORKONSERVADO, LINGVA JUSTECO KAJ LA ESTONTECO DE ESPERANTO

Kadre de la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en Graco, Aŭstrio, la 6-an de aŭgusto 2026 okazos la 48-a Esperantologia Konferenco (EK), organizata de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La EK reliefiĝas ekde 1978 kiel la ĉefa scienca forumo pri esperantologio kaj interlingvistiko kaj kunvenigas fakulojn, esploristojn kaj kongresanojn por diskuti aktualajn temojn rilatajn al Esperanto, lingvoplanado, arkivaj kolektoj, lingvopolitiko kaj lingva justeco.
La 48-a EK aparte fokusiĝos al bibliotekoj, arkivoj kaj memorkonservado profite de la fakto, ke Aŭstrio gastigas unu el la plej gravaj kolektoj pri interlingvistiko kaj planlingvoj en la mondo – la Esperanto-Muzeon kaj Kolekton por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno. Aldone estos diskutoj pri lingva justeco, interlingvistiko kaj la estonteco de Esperanto. La programon konsistigas la jenaj prezentaĵoj:
- Bernhard Tuider | La diĝitaj dokumentoj en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko
- Gabriela Skonieczna | La Biblioteko Hector Hodler en la Pola Nacia Biblioteko: defioj kaj ŝancoj
- Pascal Dubourg Glatigny | Scienco sen datumoj? La franca nacia kolektado de Esperanto-arkivoj en la ekosistemo de memorkonservado
- Rubèn Fernández Asensio | La Esperanto-Muzeo de Subirats
- Alessandra Madella | Dokumenti Esperantan spektaklon: La multkomunikila arkivo de “1910”
- Davide Astori | La ekonomio de la donaco en esperantistaj bibliotekoj: sociologia analizo de la patrimoniigo de la esperanta libro, kun aparta atento al la itala situacio
- Ekaterina Bebenina | Al indekso de lingva justeco: metodika provo surbaze de statistikaj datumoj
- Philippe Planchon | Diverseco de la konstruitaj lingvoj: semiologia kaj enunciativa perspektivo
- Sébastien Moret kaj Pascal Dubourg Glatigny | Esperanto – 140 jaroj: ĉi tio ne plu estas projekto (pri scienca konferenco en Parizo en 2027)
La 48-an EK-on organizas profesoroj Klaus Schubert kaj Bengt-Arne Wickström nome de CED. Post la konferenco okazos speciala elsendo de la Nitobe-simpozio (https://interlingvistiko.net/simpozio-nitobe) el Kostariko, gvidota de Michele Gazzola.
CED, fondita en 1952 kiel institucio de UEA, antaŭenigas esploradon pri interlingvistiko, lingvopolitiko kaj lingva justeco per konferencoj, publikaĵoj kaj subteno al esploristoj tra la mondo. La granda nombro da ricevitaj proponoj por la 48-a EK – pli ol eblis enprogramigi – montras la viglecon de la scienca kaj kultura laboro ĉirkaŭ Esperanto kaj interlingvistiko. UEA aparte dankas al ĉiuj kandidatoj. Pli pri la EK oni povas legi en la retejo de CED (https://interlingvistiko.net/esperantologia-konferenco).
Por aliĝi al la 111-a UK kaj partopreni ankaŭ la 48-an Esperantologian Konferencon aliru https://uk.esperanto.net – la lasta aliĝperiodo kun rabato daŭros ĝis la 30-a de junio 2026.

25/05/2026

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1301
2026-05-25
=================================================================

LA 113-A UK OKAZOS EN 2028 – EN KAŬNO, LITOVIO!

https://db.uea.org/bildoj/gk/330px-Kauno_senamiestis_by_Augustas_Didzgalvis.jpg
< align="right" />La Estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun ĝojo anoncas, ke la 113-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en Kaŭno (Kaunas), Litovio, en la jaro 2028.
Post Melburno/Narrm en 2027 la UK revenos al Eŭropo – kaj same revenos al Litovio kaj al Baltio post la 90-a UK en Vilno en 2005. Okazonte la unuan fojon en Kaŭno, la 113-a UK gastiĝos en la dua plej granda urbo de Litovio kaj unu el la plej gravaj kulturaj centroj de Baltio: situanta ĉe la kunfluejo de la riveroj Nemunas kaj Neris, Kaŭno havas riĉan historian heredaĵon kaj viglan nuntempan urban vivon. Dum la intermilita periodo Kaŭno funkciis kiel provizora ĉefurbo de Litovio kaj evoluis al grava centro de kulturo, edukado kaj moderna arkitekturo. Ĝia modernisma arkitekturo ricevis rekonon de Unesko kiel Monda Heredaĵo.
La elekto pri Kaŭno aldone havas historian kaj simbolan signifon por la movado: la urbo ankaŭ estas forte ligita al la historio de Esperanto. En Kaŭno naskiĝis Klara Zilbernik, la edzino de L. L. Zamenhof kaj unu el la plej gravaj subtenantoj de la frua Esperanto-movado, sen kies malavara gesto kaj amo ne estus publikigita la Unua Libro. Tiu historia ligo donas al la kongreso apartan simbolan dimension kaj eblon omaĝi gravan virinon de la Esperanto-historio.
La litova Esperanto-movado havas longan kaj respektatan tradicion. Litova Esperanto-Asocio (LEA) dum jardekoj aktive kontribuas al internacia Esperanto-agado, organizado de eventoj kaj kultura kunlaboro. Pro tio UEA kun entu*iasmo akceptis la inviton de LEA kongresi en Kaŭno en 2028.
Kaŭno ofertas taŭgan kaj modernan infrastrukturon por internacia evento: universitatojn, kongresejojn, viglan kulturan vivon, piedireblan urban centron kaj ampleksajn turismajn eblojn. Vizitantoj povos ĝui historiajn kvartalojn, muzeojn, koncertojn, verdajn parkojn kaj la apartan etoson de moderna baltia urbo.
Ĉu ankaŭ vi partoprenos? Pli detalaj informoj pri la datoj, kongresejoj kaj aliĝado aperos poste pere de la komunikkanaloj de UEA kaj la retejo de la UK. Specialan kaj eksklu*ivan rabaton je la aliĝo ricevos partoprenantoj, kiuj aliĝos dum la 112-a UK okazonta en Melburno/Narrm en 2027. Tia sama rabato disponeblos por kongresanoj, kiuj deziras aliĝi al 112-a UK dum la baldaŭ okazonta de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2026 111-a UK en Graco, kie ankaŭ la 113-a UK reklamiĝos. Por aliĝi al la 111-a UK kaj profiti de la lasta kun rabato aliĝperiodo (ĝis la 30-a de junio 2026) aliru https://uk.esperanto.net.
UEA kore dankas al LEA kaj al ĉiuj lokaj organizantoj kaj partneroj, kiuj jam vigle laboras por prepari sukcesan kaj memorindan UK-on en Kaŭno.

21/05/2026

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1300
2026-05-21

82-A IJK, TIANA: SUNEKLIPSO KAJ RIĈA EKSKURSA PROGRAMO EN KATALUNIO

La 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), organizata de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de UEA, okazos de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2026 en Tiana, Katalunio (Hispanio), proksime de Barcelono (https://ijk2026.tejo.org), la semajnon post la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en Graco, Aŭstrio, de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2026 (https://uk.esperanto.net).

Nun jam eblas aliĝi ankaŭ al la ekskursoj de la IJK, kiuj proponas diversajn kulturajn kaj naturajn spertojn en kaj ĉirkaŭ Barcelono. Unu el la plej atendataj momentoj de la 82-a IJK estos komuna observado de malofta plena suneklipso, planata kadre de speciala astronomia vespero en la sudo de Katalunio. Aldone al tio troviĝas inter la ekskursoj tuttagaj vizitoj al la Esperanto-vilaĝo Subirats, la marborda urbo Sitges, la Gotika Kvartalo de Barcelono kaj la fama baziliko Sagrada Família. Postkongresa ekskurso kondukos partoprenantojn ankaŭ al Tossa de Mar kaj Girona, kun boatvojaĝo laŭ la Costa Brava.

Pliaj informoj kaj aliĝilo al la 82-a IJK kaj al la ekskursoj troviĝas ĉe https://ijk2026.tejo.org. Krom la ekskursoj la 82-a IJK proponos riĉan programon kun prelegoj, trejnadoj, diskutrondoj, koncertoj kaj interagaj momentoj. La kongreso okazos en regiono konata pro sia vigla kulturo, historio kaj mediteranea etoso. La kongresejo mem ofertas komfortajn loĝeblojn kaj agrablajn spacojn por kunveni, lerni kaj amu*iĝi.

Jam aliĝis pli ol 150 partoprenantoj el diversaj landoj. Kvankam la IJK estas organizata ĉefe por junuloj, ĝi bonvenigas esperantistojn de ĉiuj aĝoj kaj lingvoniveloj. La nuna aliĝperiodo daŭros ĝis la 16-a de junio 2026; poste la kotizoj altiĝos. Eblas sekurigi lokon per simpla antaŭpago.

Se vi emas aliĝi kaj al la 111-a UK kaj al la 82-a IJK, plej rapide eblas iri de Graz al Tiana aviadile al Barcelono + loka trajno/buso al Tiana. Flugoj el Graz al Barcelono disponeblas ofte kun unu halto ekz-e en Zuriko per malpli ol 300 EUR. El Barcelono eblas iri per loka trajno + buso al Tiana (ĉ. 30–45 min). Alternative eblas organizi komunan veturon per taksio aŭ disponeblaj apoj el Barcelono rekte al Tiana (ĉ. 25 km). La itinero Graz-Tiana laŭ tiu plano daŭras nur ĉ. 5–8 horojn depende de konektoj.

La IJK spegulas la potencon de internacia junulara kunlaborado kaj vigleco en la Esperanto-movado, kion subtenas la strategia plano de UEA, AKIRI, pro kio UEA kuraĝigas subtenon al TEJO ankaŭ per aliĝoj al la 82-a IJK. Samtempe por kuraĝigi la partoprenon de junuloj ankaŭ en la UK UEA proponas aliĝojn kun pli ol 50%-a rabato por junuloj aĝaj inter 30 kaj 20 jaroj en 2026 kaj plene senpage por junuloj sub 20 jaroj. Aliĝi al la UK eblas per https://uk.esperanto.net.

Gazetaraj Komunikoj de UEAN-ro 12992026-05-20BIBLIOTEKA APOGO BACHRICH: ALVOKO 2026Ĉi-jare UEA disdonos ankoraŭfoje subv...
20/05/2026

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1299
2026-05-20

BIBLIOTEKA APOGO BACHRICH: ALVOKO 2026

Ĉi-jare UEA disdonos ankoraŭfoje subvenciojn el la Biblioteka Apogo Honore al la geedzoj Johano kaj Maria Bachrich, mallonge nomata Biblioteka Apogo Bachrich, kiu celas pliriĉigon de Esperantaj bibliotekoj, kiuj ne estas financataj de ŝtata, urba aŭ alia ne-movada instanco.

La fondaĵo estis starigita en 2014 de komenca kapitalo (20 000 USD) donacita de la familio Bachrich memore al Johano kaj Maria, venezuelaj esperantistoj forpasintaj en 2005 kaj 2011 respektive. Per la subvencio eblas aĉeti librojn kaj aliajn varojn ĉe la Libroservo de UEA.

En la lasta eldono estis subvenciitaj entute 10 bibliotekoj, 5 en Eŭropo (Biblioteko-Arkivo Petro Nuez (Kataluna Esperanto-Asocio); Internacia Esperanto-Arkivo (Belgio); Flandra Esperanto-Ligo; Portugala Esperanto-Asocio kaj Kroata Esperanto-Ligo), 3 en Ameriko (Biblioteko Yvonne Pereira (Spiritisma Esperanto-Asocio, Brazilo); Biblioteko Benito Losada Asocar (Venezuela Esperanto-Asocio); Biblioteko Phoenix (Venezuelo)) kaj 2 en Afriko (Itaosy Esperanto-Klubo (Madagaskaro); Centre d'accueil et de Protection des enfants “La Providence” (Benino)).

Ni invitas subvencipetojn de Esperantaj bibliotekoj tutmonde. Kolektoj lastatempe ne ricevintaj la apogon estas aparte bonvenaj. Por plenigi vian subvencipeton, bonvolu indiki klare la nomon de la respondeca persono, poŝtan adreson al kiu UEA sendu la pakaĵon kaj detalan priskribon de la biblioteko. Bonvolu ankaŭ aldoni kromajn detalojn, kiujn la doganoj de via lando emus peti por sukcese liveri al vi la pakaĵon (ekz-e retpoŝtadreson, telefonnumeron kaj impostan identigilon de ricevonto). En via komuniko la listo de la mendotaj varoj devas aperi en tabelo, kiu nepre havu la jenon ĉekape de la kolumnoj, en la indikita ordo:

| Titolo | Kvanto | Baza prezo (€) | Sumo (€) |

Atentu, ke la titolo kaj la baza prezo devas esti entabeligitaj ekzakte kiel ili aperas en la Katalogo de UEA (https://katalogo.uea.org/). Nepre uzu la katalogon, kiam vi preparas vian subvencipeton. Petoj, kiuj ne respektos la anoncitajn kondiĉojn, ne povos esti konsiderataj.

La petoj atingu la Asocion ĝis la 20-a de aŭgusto 2026, retpoŝte al [email protected].

Okaze de duboj pri la pretigo de subvencipeto, bv. ne heziti kontakti la respondeculojn ĉe la supre indikita retadreso.

Bedaŭre pro la postuloj de la Blanka Domo rilate importadon de varoj el EU en Usonon, momente ni ne povas sendi pakaĵojn el Nederlando al Usono.

10/05/2026

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1298
2026-05-10

KONKURSO “PLEJ BONA REGANTO DE ESPERANTO” 2026: ALVOKO AL KANDIDATIĜO

Universala Esperanto-Asocio (UEA) anoncas la konkurson “Plej bona reganto de Esperanto” 2026, kiu celas rekoni kaj instigi altan lingvan nivelon inter uzantoj de Esperanto laŭ la plej alta nivelo C2. Individuoj estas alvokataj partopreni!

La iniciato estas ligita al la unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj), realigataj de la KER-Ekzamena Centro (KER-EC) de UEA kunlabore kun la retejo Edukado.net kaj la Akademio de Esperanto,. Pri la KER-ekzamenoj en 2026 oni legu detale ĉe uea.org/gk/1297. Per tiu ĉi konkurso UEA emfazas la gravecon de preciza, flua kaj nuancoriĉa lingva esprimkapablo en Esperanto.

La konkurso estas malfermita al ĉiuj, sendepende de devenlando aŭ profesio. Tamen estas kuraĝigataj partopreni la konkurson:

individuoj kun elstara lingva nivelo en Esperanto;
personoj tiaj proponitaj de landaj aŭ fakaj asocioj;
aktivuloj, instruistoj aŭ verkistoj, kiuj havas la kapablon altnivele u*i Esperanton.
Kiel kandidatiĝi?

Detalaj informoj pri la kondiĉoj kaj la kandidatiĝa procedo troviĝas ĉe: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/konkurso. Konkursanto devas aliĝi al la kompleta C2-ekzameno ĝis maksimume la 1-a de julio 2026 pere de la aliĝformularo ĉe https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj. Okaze de pliaj demandoj skribu al [email protected].

UEA aparte alvokas ĉiujn Esperanto-organizaĵojn, landajn asociojn, instruistojn kaj aktivulojn vaste diskonigi la konkurs-alvokon por ke ĝi atingu kiel eble plej multajn talentajn kandidatojn tra la mondo.

Celo de la konkurso

La konkurso celas stimuli aliĝon de reprezentantoj de kiel eble plej diversaj landoj kaj premii la tri ekzameniĝintojn el malsamaj landoj, kiuj unuope ricevis la plej multajn poentojn. Intervjuo kun la gajnintoj de la C2-konkurso en 2025 troveblas ĉi tie: https://youtu.be/FpYeIAXIuqU

Donaci por la konkurso

Donacoj por subteni eventuale nepagipovajn kandidatojn aŭ la ĝeneralan laboron de la KER-ekzamenoj bonvenas al la Konto Eduko de UEA: https://uea.org/alighoj/donacoj/eduko.

Pliajn informojn pri la ĝisnunaj C2-ekzamenoj kaj ties trapasintoj vi povas ekscii el la ĵuspretigita filmeto de la KER-Ekzamena Centro de UEA: https://www.youtube.com/watch?v=kTtT13EiYJ4.

La C2-nivelaj ekzamenoj okazos ĉi-jare surloke dum 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Graco, Aŭstrio, aŭ rete. Se vi venos al Graco, aliĝu al la UK ĉe https://uk.esperanto.ne

04/05/2026

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1297
2026-05-04

KER-EKZAMENOJ EN 2026: PLENA PROGRAMO, SENPAGAJ PROVTESTOJ

La unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj), realigataj de sia KER-Ekzamena Centro (KER-EC) kunlabore kun la retejo Edukado.net kaj la Akademio de Esperanto, estas unu el la plej gravaj servoj de UEA. La KER-EC anoncas la ekzamensesiojn por la jaro 2026 kaj invitas kandidatojn tra la mondo trapasi la lingvotestojn. Ekzamensesioj okazos en Ameriko, Azio, Eŭropo kaj rete. La ĝisdata listo de ĉiuj planitaj sesioj kun detaloj pri datoj kaj lokoj konsulteblas ĉe: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj.

La KER-ekzamenoj ekzistas en la niveloj B1, B2, C1 kaj C2 kaj en la kategorioj nur skriba, nur parola aŭ kompleta (skriba + parola). Ili donas al la kandidatoj la eblon oficiale atesti sian lingvan kompetenton en Esperanto.

Dum la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la skriba kaj aŭskultkomprenaj testoj okazos vendredon, la 7-an de aŭgusto. La 15-a de junio estas la limdato por aliĝi al la kongresaj ekzamenoj kaj pagi la kotizon. Koncerne la C2-nivelon: ĝis tiu dato necesas, ke kuniĝu minimume 12 kandidatoj, aliokaze la sesio en tiu nivelo ne povos okazi. La ekzamenkotizoj varias laŭ la landkategorioj de la membrokotizo! j de UEA. Post aliĝo al la ekzamenoj UEA sendos fakturon kun informoj pri la pagenda sumo kaj pagmanieroj.

Senpagaj provtestoj por kandidatoj

Grava subtenilo por la kandidatoj estas la sistemo de senpagaj provtestoj, evoluigita kaj administrata de Edukado.net kaj kunsubtenata de UEA. Tiuj testoj helpas orientiĝi pri la lingva nivelo kaj samtempe donas valoran ekzamenan sperton antaŭ la reala testo. Kandidatoj povas mendi provtestojn ĉe: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/provekzamenoj. La interesiĝo pri tiuj testoj estas tre granda, kio klare montras ilian utilecon. En 2024 kaj 2025 oni mendis 400 testojn (pri la skriba kaj aŭskulta partoj en ĉiuj niveloj) kaj la sistemo pruvis sian efikecon por prepari kandidatojn kaj helpi sukcesajn ekzameniĝojn. La financaj rimedoj kiuj kolektiĝis en 2024 jam elĉerpiĝis, tial UEA kaj Edukado.net bonvenigas donacojn por financi la korektigon de la testoj. Por ebligi la daŭripovecon de la sistemo kaj subteni ĉi tiun gravan edukan agadon, UEA alvokas al donacoj al la Konto Eduko de UEA: https://uea.org/alighoj/donacoj/eduko.

Invito al partopreno

UEA varme invitas ĉiujn interesatojn -- lernantojn, instruistojn kaj aktivulojn -- partopreni en la KER-ekzamenoj dum la UK kaj en aliaj okazoj en 2026, utiligi la provtestojn kaj kontribui al la disvastigo de kvalita lingva edukado en Esperanto. La subteno i.a. al la KER-ekzamenoj estas inter la prioritatoj de la strategia plano AKIRI de UEA. La KER-sistemo restas grava ilo por la profesiigo de la lingvouzo kaj por la plifortigo de Esperanto kiel internacia komunikilo. Ĝia ekzisto, precipe la lanĉita C2-nivelo kaj la funkciigo de retaj ekzamenebloj, altiris la agnoskon ankaŭ de la fakuloj dum la konferenco de Asocio de Lingvo-Testistoj (ALTE) en Eŭropo. UEA membras en ALTE.

Donaci por la ekzamenoj

Donacoj ankaŭ bonvenas por subteni nepagipovajn kandidatojn kaj la ĝeneralan laboron de la KER-ekzamenoj. Donaci al la Konto Eduko de UEA: https://uea.org/alighoj/donacoj/eduko. Kaj por aliĝi al la 111-a UK aliru https://uk.esperanto.net.

Dirección

Ánfora, 6/5º D
Málaga
29013

Notificaciones

Sé el primero en enterarse y déjanos enviarle un correo electrónico cuando AEU - Asociación Andaluza de Esperanto publique noticias y promociones. Su dirección de correo electrónico no se utilizará para ningún otro fin, y puede darse de baja en cualquier momento.

Compartir