ICH - Interkultura (Esperanto)-Centro Herzberg

ICH - Interkultura (Esperanto)-Centro Herzberg Tutjara programo: Esperanto lingvo-kursoj, kulturaj, turismaj eventoj, ktp. Ni havas ĉiumardajn klubkunvenojn kaj grandan Esperanto-bibliotekon.

We organize Esperanto language courses, culture events, have club meetings and a big Esperanto-library. La Esperanto-Centro / Interkultura Centro Herzberg estas oficiala partnero de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo kaj kunlaboras por krei specialan Esperanto-infrastrukturon en la urbo (muzeo, biblioteko, dulingvaj ŝildoj, vojmontriloj, ktp.), ofertas multajn servojn al Esperanto-parolantoj kaj provas disvastigi la uzon de Esperanto en multaj kampoj de la ĉiutaga vivo.

09.05. Enkadre de tutsemajna regiona projekto (Mach Mit!=Kunagu!) Esperanto-Centro Herzberg starigis informtablon sur la...
10/05/2026

09.05. Enkadre de tutsemajna regiona projekto (Mach Mit!=Kunagu!) Esperanto-Centro Herzberg starigis informtablon sur la ĉefplaco, proksime al la urbodomo por prezenti la internacian lingvon kaj Esperantlingvajn broŝurojn pri Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Sabatantaŭtagmeze staris tie la kutimaj vendobudoj kaj eĉ estis publika koncerto. Je la fino de la programo ni transdonis stokon de la varbiloj al la turisma oficejo. Dankon al ĉiuj kunhelpantoj!

06.05.2026 - 15-18h: Tag der offenen Tür im Esperanto-Centro Herzberg (Grubenhagenstr. 6). MachMit! Woche - Bonvenon!
05/05/2026

06.05.2026 - 15-18h: Tag der offenen Tür im Esperanto-Centro Herzberg (Grubenhagenstr. 6). MachMit! Woche - Bonvenon!

28.04.2026 - 19h: Buntaj Vesperoj en Herzberg. Ĉeftemo: Ekovilaĝoj kaj komuna loĝado. Kiel aranĝi, kiel solvi tion? Kiuj...
28/04/2026

28.04.2026 - 19h: Buntaj Vesperoj en Herzberg. Ĉeftemo: Ekovilaĝoj kaj komuna loĝado. Kiel aranĝi, kiel solvi tion? Kiujn avantaĝojn, malavantaĝojn oni povas havi? Ĉu vi scias pri sukcesaj projektoj? Detaloj, ligilo:

mardo, 28 aprilo 2026 (Reta) | Ekovilaĝoj kaj komuna loĝado - ĉu sencohavaj?

21.04.2026 - 19h: Buntaj Vesperoj en Herzberg. Ĉeftemo: Sana vivo. Kion signifas "sana menso en sana korpo"? Kion ni far...
21/04/2026

21.04.2026 - 19h: Buntaj Vesperoj en Herzberg. Ĉeftemo: Sana vivo. Kion signifas "sana menso en sana korpo"? Kion ni faru, kiel ni vivu, ke ni evitu malsanojn? Kiujn konsilojn ni akceptu? Ĉu ni bezonas multan monon por sana vivstilo? Detaloj, ligilo:

mardo, 21 aprilo 2026 (Reta) | Kion vi povas fari por stabiligi vian propran sanon?

14.04.2026, 19h - Buntaj Vesperoj en Herzberg: Sana manĝado. Kion ni manĝas, kion ni manĝu por resti sanaj? Ĉu ni devus ...
14/04/2026

14.04.2026, 19h - Buntaj Vesperoj en Herzberg: Sana manĝado. Kion ni manĝas, kion ni manĝu por resti sanaj? Ĉu ni devus ŝanĝi niajn manĝkutimojn? Kiuj manĝaĵoj estas konsiderataj sanaj, bonaj, kiujn ni devus eviti? Rakontu pri viaj spertoj! Detaloj, ligilo: https://eventaservo.org/e/01254d

07.04.2026, 19h - Buntaj Vesperoj en Herzberg: Kuirado – ĉu devo aŭ ĝojo? Ĉu vi ŝatas prepari viajn proprajn manĝaĵojn? ...
07/04/2026

07.04.2026, 19h - Buntaj Vesperoj en Herzberg: Kuirado – ĉu devo aŭ ĝojo? Ĉu vi ŝatas prepari viajn proprajn manĝaĵojn? Ĉu vi ofte kuiras? Ĉu vi havas proprajn/ŝatatajn receptojn? Kiujn avantaĝojn, malavantaĝojn havas kuiradi por ni mem? Rakontu pri viaj spertoj! Detaloj, ligilo: https://eventaservo.org/e/3476d3

Agrablan Paskon, belan printempon ni deziras el Esperanto-Centro en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo!
05/04/2026

Agrablan Paskon, belan printempon ni deziras el Esperanto-Centro en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo!

31.03.2026, 19h - Buntaj Vesperoj en Herzberg: Ĝardenumado por propraj fruktoj kaj legomoj. Kiujn avantaĝojn, malavantaĝ...
31/03/2026

31.03.2026, 19h - Buntaj Vesperoj en Herzberg: Ĝardenumado por propraj fruktoj kaj legomoj. Kiujn avantaĝojn, malavantaĝojn havas produktado por ni mem? Rakontu pri viaj spertoj aŭ demandu spertulojn. Detaloj, ligilo: https://eventaservo.org/e/3d1e82

24.03.2026 - Buntaj Vesperoj en Herzberg. Ĉeftemo: Esperanto-ekzamenoj. Niveloj, postuloj, diplomoj.  Ĉu vi jam trapasis...
24/03/2026

24.03.2026 - Buntaj Vesperoj en Herzberg. Ĉeftemo: Esperanto-ekzamenoj. Niveloj, postuloj, diplomoj. Ĉu vi jam trapasis Esperanto-ekzamenon? Rakontu pri viaj spertoj! Ĉu vi ŝatus ekzameniĝi kaj havas demandojn? Ni lernu unu de la aliaj! https://eventaservo.org/e/08ff12

10.03.2026, 19-22h: Buntaj Vesperoj en Herzberg. Ĉeftemo: Internacia Tago de Virinoj. Diskutado pri la rolo de virinoj e...
10/03/2026

10.03.2026, 19-22h: Buntaj Vesperoj en Herzberg. Ĉeftemo: Internacia Tago de Virinoj. Diskutado pri la rolo de virinoj en la socioj, egalrajteco, historio de la internacia tago de virinoj, ktp. Detaloj, zoom-ligilo:

mardo, 10 marto 2026 (Reta) | Internacia Tago de Virinoj, virinaj roloj kaj seksa egalrajteco en la mondo

Adresse

GrubenhagenStr. 6
Herzberg Am Harz
37412

Benachrichtigungen

Lassen Sie sich von uns eine E-Mail senden und seien Sie der erste der Neuigkeiten und Aktionen von ICH - Interkultura (Esperanto)-Centro Herzberg erfährt. Ihre E-Mail-Adresse wird nicht für andere Zwecke verwendet und Sie können sich jederzeit abmelden.

Teilen