Esperanto-urbo Herzberg

Esperanto-urbo Herzberg Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Ni agadas por disvastigi Esperanton en la urbo kaj flegi internaciajn kontaktojn per Esperanto.

Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo ekde 2006 portas tiun kromnomon kaj en kunlaboro kun Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro uzas la internacian lingvon Esperanton en ĝemelurbaj kontaktoj kun urbo Góra en Pollando kaj en pluraj kampoj de la ĉiutaga vivo.

09.05. Enkadre de tutsemajna regiona projekto (Mach Mit!=Kunagu!) Esperanto-Centro Herzberg starigis informtablon sur la...
10/05/2026

09.05. Enkadre de tutsemajna regiona projekto (Mach Mit!=Kunagu!) Esperanto-Centro Herzberg starigis informtablon sur la ĉefplaco, proksime al la urbodomo por prezenti la internacian lingvon kaj Esperantlingvajn broŝurojn pri Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Sabatantaŭtagmeze staris tie la kutimaj vendobudoj kaj eĉ estis publika koncerto. Je la fino de la programo ni transdonis stokon de la varbiloj al la turisma oficejo. Dankon al ĉiuj kunhelpantoj!

06.05.2026 - 15-18h: Tag der offenen Tür im Esperanto-Centro Herzberg (Grubenhagenstr. 6). MachMit! Woche - Bonvenon!
05/05/2026

06.05.2026 - 15-18h: Tag der offenen Tür im Esperanto-Centro Herzberg (Grubenhagenstr. 6). MachMit! Woche - Bonvenon!

Esperanto-informtablo ĉe la printempa stratfesto en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. La regiona gazeto Harz Kurier ...
03/05/2026

Esperanto-informtablo ĉe la printempa stratfesto en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. La regiona gazeto Harz Kurier aparte menciis ĝin en la granda, tutpaĝa artikolo. Dankon al ĉiuj klubanoj, kunlaborantoj de Esperanto-Centro Herzberg pro la aktiva partopreno!

28.04.2026 - 19h: Buntaj Vesperoj en Herzberg. Ĉeftemo: Ekovilaĝoj kaj komuna loĝado. Kiel aranĝi, kiel solvi tion? Kiuj...
28/04/2026

28.04.2026 - 19h: Buntaj Vesperoj en Herzberg. Ĉeftemo: Ekovilaĝoj kaj komuna loĝado. Kiel aranĝi, kiel solvi tion? Kiujn avantaĝojn, malavantaĝojn oni povas havi? Ĉu vi scias pri sukcesaj projektoj? Detaloj, ligilo:

mardo, 28 aprilo 2026 (Reta) | Ekovilaĝoj kaj komuna loĝado - ĉu sencohavaj?

Agrablan Paskon, belan printempon ni deziras el Esperanto-Centro en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo!
04/04/2026

Agrablan Paskon, belan printempon ni deziras el Esperanto-Centro en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo!

24.03.2026 - 19h: Buntaj Vesperoj en Herzberg. Ĉeftemo: Esperanto-ekzamenoj. Niveloj, postuloj, diplomoj.  Ĉu vi jam tra...
24/03/2026

24.03.2026 - 19h: Buntaj Vesperoj en Herzberg. Ĉeftemo: Esperanto-ekzamenoj. Niveloj, postuloj, diplomoj. Ĉu vi jam trapasis Esperanto-ekzamenon? Rakontu pri viaj spertoj! Ĉu vi ŝatus ekzameniĝi kaj havas demandojn? Ni lernu unu de la aliaj! https://eventaservo.org/e/08ff12

Multaj Esperanto-eventoj, lingvokursoj, kunvenoj, seminarioj, ktp., kaj 2 festeventoj en 2026 en Herzberg am Harz - la E...
09/02/2026

Multaj Esperanto-eventoj, lingvokursoj, kunvenoj, seminarioj, ktp., kaj 2 festeventoj en 2026 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo: Esperanto-urbo Herzberg fariĝos 20-jara, Esperanto-Societo Südharz 50-jara.
Detala programo, kursofertoj, aliĝiloj ĉe eventaservo.org kaj ĉe esperanto-urbo.de - Bonvenon!

Agrablan Kristnaskon kaj feliĉan novan jaron! Kun nova tutjara programo, pluraj lingvokursoj, Esperanto-eventoj, klubkun...
24/12/2025

Agrablan Kristnaskon kaj feliĉan novan jaron! Kun nova tutjara programo, pluraj lingvokursoj, Esperanto-eventoj, klubkunvenoj, festoj, kulturaj okazaĵoj, ktp. de Esperanto-Centro Herzberg ni invitas, atendas ĉiujn Esperanto-parolantojn, interesiĝantojn al Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo! Bonvenon!
La nova Esperanto-programkalendaro baldaŭ aperos ĉe http://esperanto-urbo.de

Okaze de la Zamenhof-tago nova ZEO estis inaŭgurata en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Esperanto-Centro Herzberg p...
22/12/2025

Okaze de la Zamenhof-tago nova ZEO estis inaŭgurata en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Esperanto-Centro Herzberg pretigis novan germanlingvan informtabulon, kiu ekde nun apud la Zamenhof-monumento klarigas pri la aŭtoro de Esperanto, pri la pretigo de la monumento kaj pri la Zamenhof-placo, kie la busto staras. Tiu mallonga ceremonio estis bela fino de tutjara agado de la Centro kaj la klubanoj en 2025.

08/12/2025

mardo, 9 decembro 2025 (Herzberg am Harz - Germanio) | Escepta klubkunveno en la urbodoma korto por Esperanto-parolantoj, lernantoj, geamikoj

Adresse

GrubenhagenStr. 6
Herzberg Am Harz
37412

Benachrichtigungen

Lassen Sie sich von uns eine E-Mail senden und seien Sie der erste der Neuigkeiten und Aktionen von Esperanto-urbo Herzberg erfährt. Ihre E-Mail-Adresse wird nicht für andere Zwecke verwendet und Sie können sich jederzeit abmelden.

Teilen