Flandra Esperanto-Ligo

Bellen Routebeschrijving Website

Flandra Esperanto-Ligo Flandra Esperanto-Ligo estas la nacia Esperanto-organizaĵo de Flandrio, la norda parto de la belga federacio. Ĝi eldonas i.a.

la magazinon MONATO kaj librojn en kaj ekster la serio Stafeto.

Karaj geamikoj, la Esperantomuzeo en Vieno serĉas jenajn librojn por ekspozicio, sed ili ne plu estas haveblaj. Ĉu iu po...
12/10/2026

Karaj geamikoj, la Esperantomuzeo en Vieno serĉas jenajn librojn por ekspozicio, sed ili ne plu estas haveblaj. Ĉu iu povas disponigi ilin? Plej praktike estus, se iu havus ambaŭ tiujn ĉi eldonojn.
Dankon!

Jen prezento de fotoj, faritaj de Paul Peeraerts en Antverpeno dum la periodo 1975-2015, de multaj esperantistoj. Kiom d...
02/10/2026

Jen prezento de fotoj, faritaj de Paul Peeraerts en Antverpeno dum la periodo 1975-2015, de multaj esperantistoj. Kiom da esperantistoj vi rekonas? Ĉu vi mem estas en iuj fotoj?

Iom hazarda kompilaĵo de fotoj el la „esperanto-kariero”.

11/09/2026

Por la verkemaj geamikoj inter ni: ĝis la 30a de septembro 2026 eblas partopreni eseo-konkurson, kun la temo “MIA LA PLEJ BELA ESPERANTO-REMEMORO”.
(Por pliaj informoj, sekvu la ligilon.)

Hristo Gorov – Hrima estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, talenta Esperanta verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Bulgara Esperanto-Asocio anoncas Internacian Esperantan Literaturan Konkurson. En la konkurso povos partoprenigeesperantistoj el ĉiuj landoj. La konkurso estos ...

01/07/2026
Kiam vi ferias en Belgio, nepre vizitu nian Esperanto-domon en Antverpeno! Per la fotoj, vi jam povas fari virtualan viz...
01/07/2026

Kiam vi ferias en Belgio, nepre vizitu nian Esperanto-domon en Antverpeno! Per la fotoj, vi jam povas fari virtualan viziton. 😊
Kiel aspektas la Esperanto-centro ĉe vi?

Antaŭ nelonge mi (Lode) faris libroservon dum Kultura Tago en Nederlando, kaj mi ricevis tre kortuŝan rimarkon de aĉetan...
22/06/2026

Antaŭ nelonge mi (Lode) faris libroservon dum Kultura Tago en Nederlando, kaj mi ricevis tre kortuŝan rimarkon de aĉetanto. Li diris al mi: "La vendisto de feliĉo ja estas vi, ĉar vi vendas librojn kiuj feliĉigas homojn." Mi estis vere kortuŝita!

Kara literaturamanto,Delonge ne aperis novaĵletero pri novaj libroj, do ni volas prezenti al vi la lastajn eldonojn kiuj...
10/06/2026

Kara literaturamanto,

Delonge ne aperis novaĵletero pri novaj libroj, do ni volas prezenti al vi la lastajn eldonojn kiuj intertempe aperis:

1. La vendisto de feliĉo (Julian Modest)

La vendisto de feliĉo estas kolekto de 22 rakontoj. Per siaj rakontoj Julian Modest instigas nin kredi je mirakloj, ĉar sen la mirakloj nia vivo estos griza kaj enuiga. Liaj etaj rakontoj similas al sunradioj, lumigantaj detalojn el la vivo, kiujn ni ne rimarkas aŭ ne deziras rimarki. La verkisto posedas la neordinaran talenton rakonti simple, klare, sincere. En liaj noveloj ne aperas grandaj vortoj, pseŭdofilozofiaj konkludoj, tutmondaj konfliktoj. Li rakontas ordinarajn historiojn pri ordinaraj homoj, sed historioj, kiuj provokas nin, profunde emocias nin kaj ne hazarde ni ne povas forgesi la bonkorajn, karajn, modestajn heroojn. La libron per koloraj pentraĵoj ilustris la filo de la verkisto: Ferenc Mihalkov.

Jen la ligilo: https://retbutiko.be/eo/ero/vfel

2. Ĉio estas politika (Trevor Steele)

Ĉio estas politika estas kolekto de artikoloj kaj prelegoj kiujn Trevor Steele faris dum la pasintaj 20 jaroj kaj kiuj pritraktas mondajn eventojn. Inter la temoj, kiuj bedaŭrinde daŭre restas aktualaj, ni trovas pacifismon, militon kaj militkrimojn, aborigenojn, Amnestio Internacia, sed ankaŭ plurajn kiuj rilatas al Esperanto. La artikoloj aperis i.a. en Aŭstraliaj Esperantistoj, Esperanto sub La Suda Kruco, Beletra Almanako kaj Monato.

Jen la ligilo: https://retbutiko.be/eo/ero/cxpo

3. Du libroj de Louis Beaucaire

Fabeloj de la verda pigo kaj El la vivo de Bervala sentaŭgulo

FEL reeldonis du klasikaĵojn el la humura, Esperanta literaturo, nome: "Fabeloj de la verda pigo" kaj "El la vivo de Bervala sentaŭgulo", de Louis Beaucaire. La unua libro prezentas absurdajn, humurajn rakontojn, kiuj ĉefe rilatas al la Esperanto-movado, la dua libro estas konata ankaŭ kiel la "maldeceta epizodaro". En ĝi, la protagonistoj travivas pli tiklajn travivaĵoj dum sia "esperanta" vivo.

La du libroj aĉeteblas kune kontraŭ rabato de po 2 eŭroj, do entute 27 eŭroj + nur unufoja afranko por la presitaj libroj; 15 eŭroj por la 2 bitaj libroj.

Jen la ligilo: https://retbutiko.be/eo/ero/lbcr2

Ili aĉeteblas ankaŭ aparte:

Fabeloj de la verda pigo: https://retbutiko.be/eo/ero/fvpig.2

kaj El la vivo de Bervala sentaŭgulo: https://retbutiko.be/eo/ero/berva.2

4. La ogro kiu faris orajn fekaĵojn (Alice Antigone)

Humura, bele ilustrita fabelo por etuloj kaj granduloj. Ĝi traktas kapitalismon sen rekte nomi ĝin. Temoj: esplorado, socia rezisto, medio. De 6 ĝis 107 jaroj.

Jen la ligilo: https://retbutiko.be/eo/ero/ogro

5. (Re)aperis novaj libroj de aliaj eldonejo:

- Ĉashundo de la Baskerviloj (Arthur Conan Doyle), reeldono: https://retbutiko.be/eo/ero/cbas.2
- Domo ĉe Pu-Angulo (A. A. Milne): https://retbutiko.be/eo/ero/dcpa
- Edzino de l' tempvojaĝanto (Audrey Niffenegger): https://retbutiko.be/eo/ero/edlt
- Legu min ie ajn (Laure Patas d'Illiers): https://retbutiko.be/eo/ero/lmia
- Jam 6 libroj pri Muminvalo (Tove Jansson): https://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeeo.cgi?verkinto=Tove%20Jansson
- Paradizo (Said Baluĉi): https://retbutiko.be/eo/ero/prdz
- Rebecca (Daphne du Maurier): https://retbutiko.be/eo/ero/rbcc
- Stig de la ŝutloko (Clive King): https://retbutiko.be/eo/ero/sdls
- Sutro de cent paraboloj (Sangasena): https://retbutiko.be/eo/ero/strc
- Toto la pinta hundo (Catherine Rayner): https://retbutiko.be/eo/ero/toto

6. Du multlingvaj kaj multkoloraj afiŝoj:

La afiŝoj havas la formaton A3, unu kun la vorto "amo" en iom pli ol 40 lingvoj, la alia kun la vorto "paco".

Jen la ligiloj https://retbutiko.be/eo/ero/afam kaj https://retbutiko.be/eo/ero/afpc

Interesito pri Esperanto, gitaristo el Antverpeno, verkis kanton en Esperanto kaj faris videon. Li miksis realajn bildoj...
06/06/2026

Interesito pri Esperanto, gitaristo el Antverpeno, verkis kanton en Esperanto kaj faris videon. Li miksis realajn bildojn kun AI; ekzemple la gitarpartojn li mem ludis, eĉ la specialan instrumenton!! - la "harpgitaron" vere ludis li. (La instrumento aperas en filmeto de lia grupo antaŭ la apero de AI, por tiu kiu interesiĝas.) Krome, konstateblas tre abunda uzo de AI por la kreado de la video, sed la tuto laŭ mi ne impresas malbone.
Bonvolu esti milda pri la rezulto kaj 'ŝati' la videon, por kuraĝigi lin daŭrigi. Dankon!

Karaj amikoj,Ĝi ne estas vere protestkanto, sed prefere esprimo d...

Parolante pri jubileo, ĉu vi sciis ke ĉi-jare niaj britaj kolegoj festas la 50-jariĝon de sia asocio?Legu pli:
04/06/2026

Parolante pri jubileo, ĉu vi sciis ke ĉi-jare niaj britaj kolegoj festas la 50-jariĝon de sia asocio?

Legu pli:

Esperanto-Asocio de Britio festas sian duonjarcentiĝon hodiaŭ! Ĝi fondiĝas la 13-an de marto 1976, kaj registriĝis la sekvan jaron kiel bonfara asocio. Por festi nian jubileon niaj membroj hodiaŭ troviĝas specialan memoraĵon en sia leterkesto: revuo nomata Kvindek. (Malgraŭ tio, ke la nomo ...

Gratulojn al niaj koreaj kolegoj: hodiaŭ la 400a numero de La Lanterno Azia atingis nian oficejon. Estas jam la 52a jark...
04/06/2026

Gratulojn al niaj koreaj kolegoj: hodiaŭ la 400a numero de La Lanterno Azia atingis nian oficejon. Estas jam la 52a jarkolekto de tiu ĉi revuo!

Adres

Lange Beeldekensstraat 169
Antwerpen
2060

Openingstijden

Maandag 10:00 - 12:45
16:15 - 18:00
Dinsdag 10:00 - 18:00
Woensdag 10:00 - 13:00
Donderdag 10:00 - 13:45
15:15 - 18:00
Vrijdag 13:00 - 18:00

Telefoon

+3232343400

Meldingen

Wees de eerste die het weet en laat ons u een e-mail sturen wanneer Flandra Esperanto-Ligo nieuws en promoties plaatst. Uw e-mailadres wordt niet voor andere doeleinden gebruikt en u kunt zich op elk gewenst moment afmelden.

Snelkoppelingen

Delen