La Verda Stelo Antverpeno

La Verda Stelo Antverpeno La Esperanto-grupo de Antverpeno

Kiel ni mem kreas nian malfeliĉon?Kial ni ofte estas niaj plej severaj kritikantoj kaj bariloj al propra feliĉo? Jürgen ...
29/05/2026

Kiel ni mem kreas nian malfeliĉon?

Kial ni ofte estas niaj plej severaj kritikantoj kaj bariloj al propra feliĉo? Jürgen Wulff, aŭtoro de germanlingva furorlibro pri feliĉo, invitas vin malkovri, kiel ni mem kreas nian malfeliĉon – kaj kiel ĉesi tion. Per mikso de antikva filozofio kaj moderna neŭroscienco, ni ekzamenos la „bremsojn“ en nia cerbo kaj la kaptilon de nerealaj atendoj. Ni lernos la surprizan arton de akceptado kaj kiel dankemo povas radikale ŝanĝi nian perspektivon pri mono, laboro kaj rilatoj. Eĉ en malfacilaj cirkonstancoj, eblas trovi internan pacon per trejnado de nia mensa rezistoforto. Venu kaj lernu kiel malfermi la pordon al feliĉo, kiun vi mem eble nekonscie fermis."

Ĝis ĉi-vespere je la 20a horo CET, ĉe https://us02web.zoom.us/j/86265356744?pwd=b81H9H3UyasrMmMm00qsJqHS3ma7II.1
pasvorto: steloverda

Amike,

Klaas Dijkstra

Zoom is the leader in modern enterprise cloud communications.

La plej granda planetario en la mondo kies kupolo havas diametron de 23,5 metroj troviĝas en Ĉehio en Prago (1960). Plan...
22/04/2026

La plej granda planetario en la mondo kies kupolo havas diametron de 23,5 metroj troviĝas en Ĉehio en Prago (1960). Planetarium Slaskie en Chorzow estas unu de plej grandaj en la mondo. Kinejo por projekcii la filmojn pri steloj havas diamaetron de 23m. Same granda estas kupolo de planetario en Bruselo (1935).

La planeratio en Chorzow estis konstruita inter 1953-55 en unika loko. Tiu regiono estas plej industria kaj siatempe plej poluita loko en Pollando. Krom planetaria kinejo en konstruaĵo troviĝas astronomia observatorio, sejsmologia stacio kiu kontrolas tertremojn kaj meteorologia stacio. Ĉi tie troviĝqs du teleskopoj unu optika kaj alia estas radioteleskopo ekstere.

Estas tre multaj planetarioj en la tuta mondo. la arkitekturo estas ofte interesa, precipe de nove dum lastaj jaroj konstruitaj objektoj. Oni povas konstati ke ankaŭ planetario de Chorzów estas tre interesa de arkitektura vidpunkto. Se temas pri koncepto de formo ĝi estas tre kuraĝa kaj unika por tiu tempo. Se temas pri detaloj sperta okulo vidos influon de tiutempa socialisma epoko.
Ĝis vendredo, la 24an de aprilo je la 20a horo CET. Se vi ne posedas la ligilon, demandu ĝin de [email protected]

Adres

Lange Beeldekensstraat 169
Antwerp
2060

Openingstijden

19:30 - 23:30

Telefoon

+3232343400

Meldingen

Wees de eerste die het weet en laat ons u een e-mail sturen wanneer La Verda Stelo Antverpeno nieuws en promoties plaatst. Uw e-mailadres wordt niet voor andere doeleinden gebruikt en u kunt zich op elk gewenst moment afmelden.

Contact De Organisatie

Stuur een bericht naar La Verda Stelo Antverpeno:

Delen