21/08/2025
Antaŭ nelonge, Flandra Esperanto-Ligo transprenis la katalogon de Eldonejo Libera, pro tio ke ties fondinto oficiale eklaboris por FEL.
Ekde nun do, vi povos trovi la librojn de Eldonejo Libera tra la katalogo de FEL. Vidu la paĝon: https://eldonejolibera.be
La libroj aĉeteblas ankaŭ rekte de la presejo: https://www.lulu.com/spotlight/eldonejolibera
En la katalogo troviĝas multaj libroj de Julian Modest, sed ankaŭ aliaj, diverstemaj libroj de diversaj aŭtoroj.
Kompreneble vi povas en unu mendo aĉeti samtempe librojn de FEL kaj Eldonejo Libera.