09/07/2026
Ni festas NAIDOC-semajnon! 🖤💛❤️
Ĉi tiu semajno (5-a ĝis 12-a de julio) estas Nacia NAIDOC-Semajno, kiam ni celebras kaj honoras la historion, kulturon kaj atingojn de la indiĝenaj popoloj de Aŭstralio.
Ni fiere pendigis ĉi tiun afiŝon en nia klubo - ĝi estis kreita de Zaachariaha Fielding, de la popolo Yankunytjatjara en la landoj APY en Sud-Aŭstralio. Ĝi reprezentas la sonojn de Paralpi, signifoplena loko kie homoj venas por celebri infanojn kaj lerni imiti la klan-emblemon (ĉi tie la maku - manĝebla insektlarvo).
Ni ĝojas, ke en 2027 NAIDOC-semajno okazos ĉirkaŭ la sama tempo kiel la Universala Kongreso de Esperanto, por ke vizitantoj povu sperti multajn indiĝenajn eventojn kaj celebrojn. La kongreso okazos sur la lando de la popolo Wurundjeri Woi-wurrung, kaj ni agnoskas la tradiciajn posedantojn de la lando, kaj esprimas nian respekton al la kulturaj gvidantoj, pasintaj kaj nunaj.
***
We’re celebrating NAIDOC week! 🖤💛❤️
This week (5–12 July) is National NAIDOC Week, when we celebrate and honour the history, culture and achievements of the First Peoples of Australia.
We've proudly put up this poster at the club. It was created by Zaachariaha Fielding, a Yankunytjatjara man from the APY Lands in South Australia. It depicts the sounds of Paralpi, a significant place where people come to celebrate children, and learn to mimic their Clan emblem (here it’s the maku - witchetty grub).
We're delighted that in 2027, NAIDOC Week will fall around the same time as the World Esperanto Congress in Melbourne, so visitors will be able to experience many Indigenous events and celebrations. The Congress will be held on the land of the Wurundjeri Woi-wurrung people. We acknowledge the Traditional Owners of the land, and pay our respects to Elders past and present.