28/01/2026
Por la unua fojo ĉi-jare ni okazigis E-lecionon kvinope. La sekvontan ni fiksis la 17-an de februaro.
Baze do unuopaj tekstoj de eminentaj esperantistoj, ne tro malfacilaj, ni okupiĝas pri la arto starigi kiel eble multajn demandojn, kiuj ja estas bazo de ĉiu konversacio en nia vivo.
Krom "Ĉu vi...?" ekzistas demandoj komenciĝantaj de KIU, KIO, KIA, KIE, KIES, KIAL, KIOM, KIUN, KION, KIEN,
KIUCELE, KIAMANIERE, KIOM OFTE, KIOMFOJE, KIASPECA, KIAGRADE k.t.p.
Ni legas, parolas, tradukas, kreas demandojn. Ĉiuj estas invititaj.
Se vi opinias, ke via Esperanto jam estas baznivela, bonvolu veni por iri plu.
Se vi pensas, ke via lingvokono estas altnivela - venu nepre, estos multe da okazoj por pridiskuti interesajn gramatikajn demandojn aŭ interŝanĝi viajn spertojn.
Ĉiu partoprenonto profitos!
Invitas vin la gvidanto - Andreo kaj ĉiuj ceteraj lokaj gestudentoj!