Esperanto Association of Britain

Esperanto Association of Britain La oficiala paĝo ĉe FB de Esperanto-Asocio de Britio // The official FB page of the Esperanto Association of Britain

A heads-up for those of you in the UK: we have spaces available on our FREE Study Weekend, which will take place in Camb...
14/01/2026

A heads-up for those of you in the UK: we have spaces available on our FREE Study Weekend, which will take place in Cambridge on 7–8 February.

We offer three strands from pre- to upper-intermediate, with four experienced tutors, including Monika Molnar (Hungary via Switzerland, who was awarded the Premio Deguĉi (something like a Lifetime Achievement Award) at the World Esperanto Congress in 2025). And there'll be a cashless bookshop on site, too.

Read up on the details via this blog link: https://esperanto.org.uk/news/courses-events/-r296/

In friendly surroundings with other people who are at a similar stage of learning, this is an ideal first step into using Esperanto around other people!

«Barni sopiris esti ĉe la fundo de la kavo. Kaj la grundo subfalis.»Jen kontribuo de Esperanto-Asocio de Britio por Zame...
15/12/2025

«Barni sopiris esti ĉe la fundo de la kavo. Kaj la grundo subfalis.»

Jen kontribuo de Esperanto-Asocio de Britio por Zamenhof-tago. Temas pri Stig de la ŝutloko, infanlibro verkita de Clive King kaj tradukita de Jack Warren.

Origine publikigita en la angla en 1963 kiel «Stig of the Dump, tiu klasika verko de Clive King estas fantazi-plena rakonto pri Barni, scivolema knabo, kiu dum sia esplorado de kretkavo malkovras misteran loĝanton: Stig, kuriozan kavern-knabon kun strangaj iloj, neklarigeblaj kutimoj kaj granda koro. Malgraŭ nekongruaj mondoj, Barni kaj Stig rapide fariĝas amikoj kaj kune travivas aventurojn, kiuj miksiĝas inter nuntempo kaj praepoko.

Specimenan ĉapitron eblas legi ĉe: https://drive.google.com/file/d/1Nk603aAQ6dlUBcf0twxMBIQk4eGlz7yx/view?usp=drive_link

Eblas ĝin aĉeti jam de la brita Amazono, kun livero ĝustatempe por Kristnasko, laŭ la hodiaŭaj informoj. Ĝi kostas 10 GBP: https://www.amazon.co.uk/Stig-%C5%9Dutloko-Clive-King/dp/0902756869/

25/10/2025

🌍 La 6-a Virtuala Kongreso de Esperanto (4–7 decembro 2025) revenas!

Marku vian kalendaron kaj aliĝu al la plej granda reta evento por esperantistoj!

Ĉi-jare la temo estas “Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj.” Estos prelegoj, kulturaj programeroj, trejnadoj, babilejoj kaj virtualaj ekskursoj — ĉio en nova moderna, alirebla platformo (Discord).

🎁 Individuaj Membroj de UEA en 2025 aliĝas senpage — sed nur ĝis la 23-a de novembro! 👉 Aliĝu nun ĉe vk.esperanto.net!

Se vi ankoraŭ ne estas membro, (re)membriĝu por 2026 kaj ricevu senpage la membrecon por 2025 kaj aliĝon al la VK! La aliĝilo troviĝas ĉe vk.esperanto.net/2025/uea-vk

Ni anoncas niajn novajn traduk-konkursojn cele al eldonado!Rezultis de la lastfoja «Rebecca» kaj «Matilda». Ĉi-foje ni e...
04/10/2025

Ni anoncas niajn novajn traduk-konkursojn cele al eldonado!

Rezultis de la lastfoja «Rebecca» kaj «Matilda». Ĉi-foje ni eldonos «The Daughter of Time» (Josephine Tey) kaj «When Hi**er Stole Pink Rabbit» (Judith Kerr). La antaŭan nomis la Brita Krimverkista Asocio en 1990 «la plej bona krimromano en la tuta historio»!

Necesas traduki la unuan ĉapitron de unu el la libroj (aŭ de ambaŭ, laŭprefere) antaŭ la 31-a de decembro. La gajnontoj poste tradukos la tutan libron, ricevos proprajn ekzemplerojn kaj 500 GBP je eldonado. Promesplenajn partoprenintojn ni invitos al plursemajna traduk-ateliero poste.

Anonco: https://esperanto.org.uk/news/charity/traduk-konkursoj-2025/
Detaloj kaj ligilo por aliĝi: https://esperanto.org.uk/konkursoj/

La romano «Aferoj disfalas» de Chinua Achebe estas klasikaĵo de la afrika literaturo. Leginde kaj vigle ĝi prezentas la ...
23/08/2025

La romano «Aferoj disfalas» de Chinua Achebe estas klasikaĵo de la afrika literaturo. Leginde kaj vigle ĝi prezentas la vivon en vilaĝo de okcidenta Afriko (la nuntempa Niĝerio) ĉirkaŭ la komenco de la 20-a jarcento. La alveno de eŭropaj misiistoj detruas tiun tradician vivomanieron kaj dividas la komunumon.

Unue eldonita en 1958, kaj listigita en «Encyclopædia Britannica» kiel unu el 12 romanoj konsiderataj la plej bona libro iam ajn verkita, «Things Fall Apart» nun aperas en Esperanto, tradukite de Anna Löwenstein. Trovu ĝin ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj!

Ĉar numeron 998 de La Brita Esperantisto nun ricevas membroj de EAB, n-ro 997, de vintro 2024, estas nun publike dispone...
02/07/2025

Ĉar numeron 998 de La Brita Esperantisto nun ricevas membroj de EAB, n-ro 997, de vintro 2024, estas nun publike disponebla. Ĝi estas dediĉita al Vilĉjo Auld, kiu centjariĝus la 6-an de novembro.

Simile ni faris en 996, somero 2024, por la centjariĝunta Marjorie Boulton:

997: https://drive.google.com/file/d/1tg_1L1hYGhD3IVLRYU_N69Tl6YXOVzMG/view?usp=drive_link

996: https://drive.google.com/file/d/1Z1qmyIUZyqqFc642oza5GITQbMWaEKnZ/view?usp=drive_link

Eblas membriĝi al EAB ĉe: https://esperanto.org.uk/join/

Futsal'-klubo Verda Stelo, nova teamo kiun ni sponsoras, ludis sian unuan matĉon en la somera ligo por sub-10-jaruloj en...
11/05/2025

Futsal'-klubo Verda Stelo, nova teamo kiun ni sponsoras, ludis sian unuan matĉon en la somera ligo por sub-10-jaruloj en Derby. Rezulto: 7 kontraŭ 7!

Jen kelkaj el niaj goloj:

Incredible futsal match between 2 U10s teams. Verda Stelo had gotten the lead mid way through the first half to lead 2-1, but Alpha Athletic played some bril...

Ni ĵus lanĉis novan infanlibron: jen Toto la pinta hundo!«Toto ŝategas ost-formajn frandaĵojn, snufadon, kaj ĉiutagan pr...
11/05/2025

Ni ĵus lanĉis novan infanlibron: jen Toto la pinta hundo!

«Toto ŝategas ost-formajn frandaĵojn, snufadon, kaj ĉiutagan promenadon en la parko. Tamen pli ol ĉion tion ĉi Toto ŝategas dormeti en sia komforta korbo. Kaj al li tre plaĉas dividi ĝin.

«Tamen ju pli da hundoj enkorbiĝas, des malpli bone dormas kompatinda Toto. Ĉu li iam ajn rehavos sian karegan korbon?»

Toto la pinta hundo estas gaje amuza rakonto pri afableco kaj dividado, verkita kaj ilustrita de Catherine Rayner.

Kiel kutime ni vendas ĝin kontraŭ nur kvin pundoj. Eblas elekti ĝin kaj kvar aliajn librojn kontraŭ nur dudek pundoj!

Toto: https://esperanto.org.uk/store/product/393-toto-la-pinta-hundo/

Specimenaj paĝoj: https://drive.google.com/file/d/11cog4INnm5xknIPiaDcRQauNkmhCKqGu/view?usp=drive_link

Fasko: aĉeti kvin infanlibroj kontraŭ £20: https://esperanto.org.uk/store/product/381-fasko-kvin-libroj-kontra%C5%AD-%C2%A320/

Restas nur kelkaj tagoj por aliĝi al la Brita Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la nord-okcidento de Anglujo. Vizitu ...
26/03/2025

Restas nur kelkaj tagoj por aliĝi al la Brita Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la nord-okcidento de Anglujo. Vizitu https://britakongreso.org/eo por vidi la programon kaj pli da detaloj, kaj por aliĝi, dum ankoraŭ eblas!

Address

483 Green Lanes
London
N134BS

Alerts

Be the first to know and let us send you an email when Esperanto Association of Britain posts news and promotions. Your email address will not be used for any other purpose, and you can unsubscribe at any time.

Shortcuts

Share